Zamenhofa festo kaj kulturo de paco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-12 11:00:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Zamenhofa tago aŭ tago de la libro

Kiam Zamenhof en 1887 depost longa elprovado, transdonis sian verkon al la publiko, li ne imagis kiel plej efike progresigi la internacian lingvon, kiel varbi adeptojn, kiel konservi kaj laborigi varbitojn. Tamen, dekomence li konsciis pri baza antaŭkondiĉo por disvastiĝo de Esperanto. Jam en la unua libro li deklaris ke, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia¨.

Jam en 1905 okaze de la unua kongreso universala Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne devas esti ligita al unu persono, sed al ¨institucio libere elektata de la esperantistaro mem¨.

Inter multaj projektoj de organizo, kiuj estis en la tagordo de la unua UK-o en Bulonjo ĉe Maro, estis ankaŭ la propono de Zamenhof krei Tutmondan Ligon Esperantistan, gvidatan de dudek kvin persona Centra Komitato kaj konsistanta el specialaj komitatoj agada, lingva, kongresa, cenzurista kaj ekzamena. La parizaj eminentuloj reagis malfavore al tiu projekto pro timo al ies persona regado de la movado.

Konsekvence, rilate al la organiza demando, la rezultoj de la Uko estis magraj.Tamen, ĝi markis la eniron en internacian periodon, unuafoje demonstris parolan uzon de la lingvo inter diversnacianoj kaj multe kreskigis la entuziasmon. Kreiĝis Lingva Komitato, elektita de Zamenhof kaj konfirmita per voĉdono de la kongresanoj, kaj la kongresa estraro estis komisiita organizi ankaŭ la venontan kongreson en Ĝenevo.

Dum la malferma parolado al la kongreso, Zamenhof komprenigis ke la interna ideo estas io pli ol nedifinebla mistiko kaj poresperanta instigilo, la kongreso akceptis oficialan difinon de la Esperanto-Movado, la faman Deklaracion pri Esperantismo, kiu konfirmas la neligiĝon de Esperanto al iu persona leĝodonanto, kio restis valida ĝis hodiaú.

Ĉu la zamenhofaj idealoj plu restas en la nuntempa esperanta movado? Kiamaniere ili ligiĝas al nuntempaj problemoj de la homaro en la lingva kaj kultura kampoj?

Kiam antaŭ pli ol unu jarcento Zamenhof publikigis la unuan libron , la internaciiĝanta mondo suferis de ne interkompreno inter la nacioj pro malsameco de iliaj lingvoj. Per esperanto Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon. La malsameco de lingvo plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo, sed al tio aldoniĝas la tendenco altrudi unu etnan lingvon kiel efektiva komuna lingvo de la interncia vivo, kio portas kun si diversajn problemojn, i.a. la kulturan altrudon.

Malhelpi lingvan hegemonion estas nuntempe granda problemo en la internciaj oganizaĵoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premo trovi taŭgan solvon

Aliflanke, antaŭ pli ol deko da jaroj la lingvouzon de Unesko eniris nova termino, “kulturo de paco”. La ideo esence aperis jam en la Konstitucio de UNESCO, kie ĝiaj fondintoj skribis tuj post la dua mondmilito la jenon :”ĉar la militoj ekestas en la homaj mensoj, same en la homaj mensoj estu pretigitaj la defendoj de la paco”.Nuntempe la kulturo de paco estas akceptita kiel gvida principo de la tuta sistemo de UN, sed ankaŭ pridubigita de multaj en la praktiko.

Ni esperantistoj familiaras kun la kulturo de paco, eĉ se per aliaj vortoj, ekde la unua libro. La zamenhofa “interna ideo” aŭ laŭ Ivo Lappena, la “solidariga rolo de esperanto” kaj “humaneca inernaciismo” estas ĝiaj parencoj.

Unesko difinas la kulturon de paco kiel valorojn kaj sintenojn kiuj en la konduto de individuoj kaj kolektivoj kreas kaj plifortigas la spiriton de paco kaj la respekton al aliaj.

Estas nature ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) akceptis la alvokon de Unesko partopreni en la agado por packulturo, ĉar ĝi estas nia kutima agado kaj ĝia ideo estas unu el niaj statutaj celoj.

Zamenhof provizis nin je utila ilo por kulturi per ĝi pacon. Do, en tiu ĉi 15a de decembro, kiam la esperantistoj celebras la Zamenhofan tagon, ni fosu ankaŭ la packulturan sulkon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up