Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Per toleremo al paco: bona espero

Per gazetara komuniko de UEA estis informite ke medalo de toleremo estis transdonita al la geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam 40 jarojn gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero.
 
La konataj geesperantistoj ricevis la Medalon de Toleremo de Fondumo Zamenhof  kies sidejo estas en  Bjalistoko, Pollando.
 
La transdono okazis permane de la  ambasadoro Andrzej Braiter en la pola ambasadejo en Braziljo  dum solena antaŭkristnaska renkontiĝo kun poloj loĝantaj en Brazilo. Inter la 120 ĉeestantoj estis ankaŭ tri membroj de la Eŭropa Parlamento.
 
La medalo estas aljuĝata de Fondumo Esperanto pro elstara defendado de la Zamenhofa ideo de toleremo. Ĝi estis unuafoje donita en 1999 al papo Johano Paŭlo la 2-a rekone pro la interreligia toleremo montrita de li kiel la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon.
 
En la ceremonio por transdoni la premion al ges-roj Grattapaglia, la unua sekretario de la pola ambasado Dorota Bogutyn legis leteron de Fondumo Zamenhof, pravigantan la decidon de la Konsilantaro de la Fondumo kiel rekonon por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton, la neŭtralan lingvon de la monda komunikado.
 
S-ino Bogutyn legis ankaŭ gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la patrono de la Fondumo, kiu skribis interalie ke “toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon”. Ĝi esprimiĝas kiel respekto por diverseco, komencante de etna aŭ haŭtkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ĝis malsameco de konvinkoj.
 
Plue, d-ro Zaleski-Zamenhof skribis ke “ la hodiaŭa solenaĵo ĝojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ĝia loko mem. La belega ĉefurbo de Brazilo naskiĝis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ĝi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ĝi grandioze evoluas.”
 
( laŭ raporto de Roman Dobrzyński)
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3844806

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4656
  • today: 762
  • online: 188
  • total: 3844806