Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Semajna Resumo Semajna Resumo

Semajna Resumo

Agotagoj kontraŭ homofobio.

altPer ekspozicio de plastikaj artoj favore al akceptigo kaj respekto al libera kaj respondeca seksa orientiĝo kaj ĝenro-identeco, komenciĝis en Havano la 5-a sesio de agotagoj kontraŭ homofobio.

En gazetara konferenco okazinta en la nacia centro de seksa edukado, la direktorino de la institucio Mariela Castro Espín, klarigis ke la ĉefa celo de tiu ĉi nova sesio de agotagoj estas kontribui al eduko de la tuta socio, kun  emfazo en la familio kaj la junularo.

Ŝi aldonis ke ĉi-jare la agotagojn karakterizas pli alta scienca nivelo, kaj inkluzivas aranĝojn kulturajn, edukajn, akademiajn, ekspoziciojn, projektadon de dokumentaj filmoj, magistraj prelegoj kaj debatoj kiuj daŭros la tutan monaton.

Inter la celoj de tiu agado estas plikonsciigi la diversajn grupojn de la kuba socio kun la celo impulsi edukajn agojn konstantajn, respekton plenan al la plenumo de seksa rajto kaj ĝenro-identeco, ŝi esprimis.

La centra aranĝo okaze de la internacia tago kontraŭ homofobio okazos la 17-an de majo en la centrosuda urbo Cienfuegos, kie efektiviĝos kultura vespero kaj festo por la diverseco.

 

 

Rekorda alveno de turistoj en Kubo.

altLa vizito de pli ol miliono 730 mil turistoj ekde decembro ĝis aprilo de la nuna jaro, estas alvenrekordo de eksterlandaj vizitantoj por sezono alta de turistoj en Kubo.

Tiel informis la insula ministro de turismo, Manuel Marrero kadre de la 32-a internacia foiro FITCUBA 2012, kiu emfazis ke la lando posedas allogajn naturajn rimedojn kune kun la historia kaj kultura posedaĵo.

Li emfazis ke elstaraj vizitantoj de Kanado, Francio, Argentino kaj alia dudeko da landoj, interalie, Germanio, Meksiko, Venezuelo, Nederlando, Kolombio kaj Brazilo.

Li aldonis ke bone progresis tiu ekonomika branĉo dum la pasinta jaro kiam oni finid graajn investojn en Varadero, insuletoj Cayo Coco kaj Santa Maria.

La foiro komenciĝis marde kaj finiĝas la 11-a depost spertointerŝanĝo inter funkciuloj de turismo, vojaĝagentejoj kaj reprezentantoj de flugkompanioj apud la prezento de allogaĵoj de la nordorienta insulareto de la centr provinco Villa Clara, la plej nova turisma centro de la lando.

 

Aplikas Kubo kresko-hormonojn.

altEstis informite ke Kubo ekuzis kun pozitivaj rezultoj traktadon per kresko-hormonoj al pli ol 500 geinfanoj kaj adoleskantoj hormondeficitaj.

La doktoro Francisco Carvajal, prezidanto de la kuba societo de endokrinologio, klarigis ke de la totalo de infanoj traktitaj de antaŭ jardeko, ĝis nun, pli ol 200 sukcesis atingi la taŭgan kaj normalan altecon laŭ sia aĝo, kaj la ceteraj evoluas kongrue al la esperoj prognozitaj.

Carvajal, prezidanto de la organiza komitato de la 18-a tutamerika kongreso de endokrinologio (COPAEN 2012) kaj la 8-a kuba kongreso de tiu fako, elstarigis la klopodojn de la lando por garantii tiun terapeŭtan metodon kiu senpage estas aplikata, kvankam ĝi kostas dum unu jaro pli ol 10 dolaroj.

La specialisto aldonis ke Kubo posedas nacian konsulton por atento al pacientoj kiuj estas diagnozataj en la provincaj hospitaloj. La diagnozo estas konfirmata en tiuj konsultoj kaj oni indikas la aplikadon de la koncerna produkto.

 

Leĝofarantoj de Kubo kaj Meksiko kunsidis en Havano.

Reunion InterparlamentariaParlamentanoj de Meksiko kaj Kubo efektivigis komunan deklaron kiu esprimas sian postulon al la usona registaro haltigi la ekonomikan sieĝon altrudatan al la kariba lando kaj liberigi la kvin kubajn kontraŭteroristojn kiuj ekde 1998 estas en tiu norda lando.

La komunan deklaron ambaŭ parlamentanoj subskribis post fini la 13-an interparlamentan kunsidon Kubo-Meksiko kiu sesiis dum du tagoj de fruktodona interŝanĝo kaj debatoj.

En la dokumento ili emfazas ke la altrudata sieĝo pli ol 50 jara estas ago senracia kaj krima kiu kaŭzas penojn al la insula popolo.

La komuna deklaro elstarigas la kontribuojn de tiuj regulaj kunsidoj, la parlamenta diplomatio kaj la leĝofarantoj de ambaŭ landoj al rekomponado kaj fortigo de la reciprokaj rilatoj.

 

 

Kubaj elmigrintoj en Usono pledas por pli bonaj rilatoj kun la insulo.

altMembroj de la grupo Cuban American for Engagement (CAFÉ) postulis fleksigon de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Havano kaj malkvalifikis la kubo-devenajn leĝofarantojn en la usona kongreso.

Membroj de tiu grupo de kubaj elmigrintoj renkontiĝis kun la ŝtata departemento kaj en la oficejoj de la usona kongreso kie ili pledis favore al politikoj de pli granda interŝanĝo kun la kariba insulo, inkluzivante postulojn pri la malpermesoj ekzistantaj rilate vojaĝojn al Kubo por ĉiuj usonaj civitanoj.

Ili konfirmis sian malferman rifuzon kontraŭ kiu ajn decido de tiuj kongresistoj paroli nome de nia komunumo kvazaŭ ĝi estus ensemblo.

 
Pliaj Noticoj...