Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La virina enposteniĝo estis ĉeftemo de internacia konferenco de CEPAL

Pritaksoj rilate al starigo de la Agendo 2030 por daŭripova evoluo kaj genra egaleco en Latinameriko kaj Karibio estis distinga trajto de la forumo okazinta en Havano en kiu la komisiono ekonomia de UN por Latinameriko kaj Karibio, CEPAL , estis ĉeforganizanto.

Tiu ĉi dialoga mekanismo estis kreita de antaŭ 40 jaroj kaj nun arigis en Havano aŭtoritatulojn , internaciajn funkciulojn, reprezentantojn de la civila socio kaj aliajn fakulojn, en la Nacia Hotelo de Kubo,  kiuj pritraktis la agadojn entreprenitajn kaj pendantajn .

Oni emfazis ke spite al la klopodoj faritaj favore al la virinaj rajtoj kaj genra egaleco, nuntempe la malriĉeco de la kontinento ankoraŭ havas virinan vizagon, tial ke por ĉiu cento da viroj en tiu kondiĉo, estas 118 virinoj kiuj ne sukcesas trapasi la linion de malriĉeco, avertis  Alicia Bárcenas, spertulino de UN.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3859476

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4037
  • today: 2615
  • online: 217
  • total: 3859476