Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La kuba radio festas sian 96-an jubileon.

La kuba radios jubileas

La kuba radios jubileas

Kubo estas pioniro en Latinameriko pri evoluigo de radio kaj televido, ĉar ekde 1922 kaj aŭspiciite de la Internacia Telefono kaj Telegrafo (ITT) en la insulo oni muntis la unuan radiostacion. La unua radiostacio kiu elsendis en Kubo estis 2LC de la kuba muzikisto Luis Casas Romero, la 22-an de aŭgusto 1922.

La 10-an de oktobro de tiu sama jaro estas oficiale konsiderata kiel komenciĝo de radioelsendado, kiam oni disaŭdigis hispane kaj angle, malferman paroladon de la tiama prezidento de la respubliko, Alfredo Zayas.

De tiam ĝis la 30-aj jaroj, la radio disaŭdigis programojn bazitajn ĉefe sur informoj kaj distroj, kaj en la 50-aj jaroj, krom kelkaj esceptoj, la radio kaj televido apartenis al la regantaj klasoj kiuj same posedis la politikan povon; ili  utiligis ĝin laŭ la propraj interesoj.

La 24-an de februaro 1958 aŭdiĝis el la Montoĉeno Maestra, en la oriento de Kubo, Radio  Rebelde, elsendejo de la revolucio, fondita de Ernesto Che Guevara, kaj tiel komenciĝis nova erao en la historio de radioelsendoj en Kubo. Fine de 1956 jam ekzistis en la lando 156 radio-ripetiloj.

Kiam okazis la revolucia venko en 1959 ankaŭ okazas transformoj en la radio pro apliko de revolucia leĝoj, kaj tial la sektoro dividiĝas: unuflanke la posedantoj de la grandaj monopoloj kolizias kontraŭ la revoluciaj fortoj, kaj aliflanke la malgrandaj radioelsendantoj, kiuj unuiĝas kaj formas organizaĵojn nomatan Fronto Sendependa de Liberaj Stacioj, kiu subtenas la revolucian procezon kaj estis rekonitga kiel regorgano de la radio kaj televido kubaj. La 16-an de novembro 1960 tiu ĉi organizo transdonas al la revolucia registaro siajn instalaĵojn kaj la regadon de tiuj amaskomunikiloj. La nova ŝtato kreas la oficejon de radiodisaŭdigoj, ĉe la ministerio pri komunikado kiun prizorgas la politika estraro de la lando.

La 24-an de majo 1962 per la Leĝo 1030 de la ministra konsilantaro, oni kreas la Instituton Kuban de Radiodisaŭdigo kaj en 1975 ĝia nomo fariĝis Kuba Instituto de Radio kaj Televido (ICRT).

Radio Havano Kubo, amika voĉo kiu trairas la mondon, naskiĝis la 1-an de majo 1961 kaj tiel aliĝis al la sistemo nacia de radio. En tiu ĉi tago, la kubaj radio-agantoj festas sian 96-an jubileon konsciaj pri sia socia respondeco aktive partopreni la vivon de la kuba popolo kaj kontribui al la disvastigo de la vero pri ĉio okazanta en tiu ĉi kariba insulo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 16-12-18
  • Esperanto 09-12-18
  • Esperanto 02-12-18
  • Esperanto 25-11-18
  • Esperanto 18-11-18
  • Esperanto 11-11-18
vizitkalkulilo

5436693

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3303
  • today: 2791
  • online: 126
  • total: 5436693