Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

150 jaroj de la sendependigaj bataloj: bildoj pri Kubo (I)

150 jaroj de la sendependigaj bataloj de Kubo

150 jaroj de la sendependigaj bataloj de Kubo

La jaro 2018 markas la 150-jariĝon de la sendependigaj bataloj de la kuba popolo por konstrui patrolandon liberan, suverenan kaj sendependan. La okazaĵoj pro tiu ĉi jubileo inkluzivas konstantan memorigadon al eksterordinaraj homoj kiuj formas la historion de la kuba nacieco hodiaŭa. Al ili ni dediĉas tiun ĉi sekcion.

Kiam oni parolas pri elstaraj homoj de la kuba  historio devas proksimiĝi al  la homoj de la jaro 1868,  tiuj kiuj  la 10-an de oktobro de tiu sama  jaro, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, levis sian batalkrion por la sendependigo de la lando.

Por komenci tiun ĉi historion oni devas unue paroli pri la advokato de la urbo Bayamo, Carlos Manuel de Céspedes, kiu  legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo, la liberigon de la sklavoj  kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la lsendependiga idearo de la kubanoj.

Sed li ne estis sola. Kiuj akompanis lin dum tiu ribeliĝprocezo? Kiuj sekvis lin, poste, en aliaj regionoj de la lando? Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel  la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando.

Ni parolu pri  kelkaj el la plej elstaraj, ekzemple, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo, ambaŭ  estis advokatoj. Figueredo gvidis  ĵurnalon en Havano kaj Maceo studis en Barcelono, Madrido kaj Valencio, ĉiam ĉe gravaj hispanaj edukcentroj. Aliflanke, ankaŭ estis  Francisco Vicente Aguilera kiu  studis en la gimnazio kaj apartenis al riĉa familio.

La ribelintoj de la urbo Camagüey, apuda provinco de la orienta regiono, kiuj sekvis la ekzemplon de Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, havis gvidantojn kiel Salvador Cisneros Betancourt, kiu studis inĝenierion en Usono; Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato.

Pri la elstaraj batalantoj en Kubo, okaze de la 150-jariĝo de la historiaj sendependigaj militoj, ni revenos baldaŭ.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 16-12-18
  • Esperanto 09-12-18
  • Esperanto 02-12-18
  • Esperanto 25-11-18
  • Esperanto 18-11-18
  • Esperanto 11-11-18
vizitkalkulilo

5436644

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3303
  • today: 2742
  • online: 117
  • total: 5436644