150 jaroj de la sendependigaj bataloj: bildoj pri Kubo (I)
150 jaroj de la sendependigaj bataloj de Kubo

La jaro 2018 markas la 150-jariĝon de la sendependigaj bataloj de la kuba popolo por konstrui patrolandon liberan, suverenan kaj sendependan. La okazaĵoj pro tiu ĉi jubileo inkluzivas konstantan memorigadon al eksterordinaraj homoj kiuj formas la historion de la kuba nacieco hodiaŭa. Al ili ni dediĉas tiun ĉi sekcion.
Kiam oni parolas pri elstaraj homoj de la kuba historio devas proksimiĝi al la homoj de la jaro 1868, tiuj kiuj la 10-an de oktobro de tiu sama jaro, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, levis sian batalkrion por la sendependigo de la lando.
Por komenci tiun ĉi historion oni devas unue paroli pri la advokato de la urbo Bayamo, Carlos Manuel de Céspedes, kiu legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo, la liberigon de la sklavoj kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la lsendependiga idearo de la kubanoj.
Sed li ne estis sola. Kiuj akompanis lin dum tiu ribeliĝprocezo? Kiuj sekvis lin, poste, en aliaj regionoj de la lando? Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando.
Ni parolu pri kelkaj el la plej elstaraj, ekzemple, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo, ambaŭ estis advokatoj. Figueredo gvidis ĵurnalon en Havano kaj Maceo studis en Barcelono, Madrido kaj Valencio, ĉiam ĉe gravaj hispanaj edukcentroj. Aliflanke, ankaŭ estis Francisco Vicente Aguilera kiu studis en la gimnazio kaj apartenis al riĉa familio.
La ribelintoj de la urbo Camagüey, apuda provinco de la orienta regiono, kiuj sekvis la ekzemplon de Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, havis gvidantojn kiel Salvador Cisneros Betancourt, kiu studis inĝenierion en Usono; Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato.
Pri la elstaraj batalantoj en Kubo, okaze de la 150-jariĝo de la historiaj sendependigaj militoj, ni revenos baldaŭ.
lasu komentarion