Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

150 jaroj de la sendependigaj bataloj: bildoj pri Kubo (fino)

Carlos Manuel de Céspedes, la Patro de la patrolando

Carlos Manuel de Céspedes, la Patro de la patrolando

Jen la daŭrigo de la unua proksimiĝo al tiuj elstaraj kubanoj kiuj ekkonstruis la revolucion. Pro tio ke la jaro 2018 markas la 150-jariĝon de la sendependigaj bataloj de la kuba popolo por konstrui patrolandon liberan, suverenan kaj sendependan, ni memorigas ilin.

Ankaŭ en la centro kaj okcidento de Kubo estIs brilaj kubanoj kiuj aliĝis al la sendependigaj bataloj. Inter la ĉefaj membroj de la revolucia estraro de Villaclara, centre de la insulo, estis la poeto Miguel Jerónimo Gutiérrez, Antonio Lorda, medicinisto diplomita en la fakultato de Parizo; Eduardo Machado, kiu studis lingvojn en Bostono kaj poste fariĝis inĝeniero en Parizo. Ankaŭ ribeliĝis la profesoroj Honorato del Castillo, Marcos García kaj Serafín Sánchez.

Esplorlaboro de la elstara kuba historiisto Fernando Portuondo montris ke , en junio 1869, ok monatojn post la ribeliĝo en la sukerfabriko  La Demajagua, la hispana generalo Letona, guberniestro de la centra departemento, ordonis  enketadon pri la plej esltaraj viroj de Camaguey, aliĝintaj al la sendependiga milito en la kampoj de Kubo, kaj evidentiĝis ke inter iom pli ol 200 personoj, estis 18 advokatoj, 10 medicinistoj, du dentistoj, farmaciisto, profesoro, 5 studentoj (supozeble universitatanoj), gimnaziano kaj skribisto.

En Havano , la sendependistoj havis prestiĝajn advokatojn kiel José Morales Lemus; universitatajn profesorojn kiel José Manuel Mestre; kaj verkistojn kiel José Antonio Echevarría kaj Enrique Piñeiro. Krome, tuj aliĝis al la diversaj taskoj sendependigaj la plej elstara romantika kuba poeto de la 19ª jarcento, Juan Clemente Zenea  , kaj la plej bona novelisto de tiu jarcento, Cirilo Villaverde.

Pro tio, kiel prave evidentigis la historiisto Portuondo, antaŭe menciita, ne estis strange ke  iom antaŭ la ribeliĝo de La Demajagua en Bayamo, la hispana kapitano generalo Francisco Lersundi, jam rimarkis ke tra la tuta insulo floris, dum la unuaj jaroj de la 60-a jardeko,  ĵurnaloj kiuj senrezerve diskonigis siajn sendependigajn doktrinojn, kiujn Lersundi taksis “fajrigaj”.

Ĉi-dudekan de oktobro la kuba popolo festas la nacian tagon de kulturo ankaŭ kiel omaĝo al tiuj unuaj patriotoj kiuj iniciatis la unuan kuban epopeon favore al sendependiĝo kaj suvereneco la 10-an de oktobro de 1868.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 16-12-18
  • Esperanto 09-12-18
  • Esperanto 02-12-18
  • Esperanto 25-11-18
  • Esperanto 18-11-18
  • Esperanto 11-11-18
vizitkalkulilo

5436682

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3303
  • today: 2780
  • online: 114
  • total: 5436682