Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Nia Ameriko en la humanisma idearo de José Martí

La 28-an de januaro, tradicie oni memoras  en Kubo la naskiĝon de la Nacia Heroo José Martí en 1853. Li estas  unu el la plej elstaraj filoj de Kubo ĉiuepoke.

Estas konate ke José Martí estis forpelita el Kubo al Hispanio estrante tre juna, kaŭze de liaj politikaj ideoj kontraŭ la hispana koloniismo. Tial li devis vivi ekzilita.

En Hispanio li publikigis eseon nomatan „La politika prizono en Kubo”, kiu konsistigas fundamentitan kaj kuraĝan denuncon pri la abomenindaĵoj de la kolonia reĝimo.

Dum tiu devigita ekzilo li vojaĝis al Francio, Meksiko kaj Gvatemalo kaj en la du lastaj landoj plenumis elstaran intelektan laboron. Li revenis al Kubo profitante la ĝeneralan amnestion dekretitan fine de la dekjara milito en 1878, konata kiel la unua sendependiga milito en Kubo kontraŭ la hispana koloniado.

Fine de la jaro 1879 li estis denove forpelita al Hispanio kaj tie daŭrigis sian kampanjon por denunci la kolonian reĝimon. De tie li vojaĝis al Nov-Jorko por labori favore al la sendependigaj ideoj inter la kubaj elmigrintoj.Li devis tie vivi dum kelkaj jaroj kaj bone konatiĝis kun la tiama usona nacio, kiu estis ĵus naskiĝinta. Pri ties imperiaj sopiroj kontraŭ la amerikaj landoj, Martí multe verkis kaj denuncis, ne nur en gazetoj kaj ĵurnaloj sed en kunsidoj kun la kubaj elmigrintoj. En tia senĉesa batalo lia humanisma pensaro floris.

Patrolando estas homaro

Humanismo en José Martí signifas agadon, praktikan humanismon, kiu evidentiĝas diversmaniere, ne nur en la batalo kontraŭ politika subpremo, aŭ kiam li denuncas aŭ batalas kontraŭ la kolonian subpremon aŭ la imperiisman ekspansiismon; lia humanista pensado ankaŭ aperas kiam li kritikas la malgajan situacion de la usonaj laboristoj aŭ la amerikan indiĝenon. Ĉio ĉi permesas aserti ke lia humanismo akiras universalan signifon, ĉar por Martí, la patrolando estas la homaro.

Ankaŭ evidentiĝas lia humanisma pensado ligita al lia politika agado, ĉar li batalas por liberigo nacia kaj socia, kaj por spirita liberigo kiu devas konduki al plena digneco de la homo.

Oni devas atenti pri la koncepto de Marti rilate la formadon de nova homo, tio estas, la agado praktika por transformi la homojn, kiu rilatas al faktoroj politikaj, ekonomiaj, sociaj, historiaj kaj kulturaj.

Tial,  Marti uzas la terminon “novaj amerikaj homoj”, por paroli pri la homo kiu devas estiĝi en la vera respubliko, homo kies penso naskiĝas el Ameriko kaj por Ameriko, kaj pro tio estas nia tasko formi tiajn homojn.

Por José Martí, Nia Ameriko difinas nian latinamerikan identecon, kaj lige al tio li  antaŭvidis la bezonon formi novtipan homon por alfronti la novajn kondiĉojn de la regiono, tio estas, la bezono krei la generacion de la amerika estonteco, de la patrolanda estonteco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 16-06-19
  • Esperanto 09-06-19
  • Esperanto 12-05-19
  • Esperanto 05-05-19
vizitkalkulilo

6042790

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3645
  • today: 1958
  • online: 137
  • total: 6042790