Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

III-a Alvoko Renkontiĝo Antiimperiisma de Solidareco, por Demokratio kaj kontraŭ Novliberalismo

III-a Alvoko Renkontiĝo Antiimperiisma de Solidareco,

III-a Alvoko Renkontiĝo Antiimperiisma de Solidareco,

La antiimperiista renkontiĝo de solidareco, por la demokratio kaj kontraŭ novliberalismo okazos en Havano de la 1-a ĝis la 3-a de novembro ĉi-jare, organizita de la Instituto Kuba de Amikeco al la Popoloj, (ICAP), la kuba ĉapitro de la sociaj movadoj kaj la kontinenta agotago por demokratio kaj kontraŭ novliberalismo.

La okazigo de la renkontiĝo en Havano esprimas la decidon de la kuba Revolucio respondi al la postuloj de la politika maldekstro, la socia maldekstro kaj la Movado de Solidareco al Kubo, ke nia lando plu estu renkontiĝejo por la bataloj de la popoloj de nia kontinento.

Ni celas ke la evento estu reala kontribuo al la konfrontiĝo en la nuna kontraŭrevolucia ofensivo de la usona imperiismo, al la serĉo de la plej vasta unueco ebla de la maldekstraj fortoj de la regiono kaj al fortigo de la batalanta solidareco kun la justaj kaŭzoj defendataj de la popoloj.

En la nuna politika kojunkturo, signita de la agresemo de la administracio de Trump, oni serĉos novajn vojojn por fortigi la solidarecon al tiuj kaŭzoj tutmonde, ĉefe en nia regiono.

En novembro ankaŭ ĉeestos en Havano heterogena reprezento de Usono kaj Kanado, amikoj kiuj ĉiam estis flanke de justico kaj jam de la venko de la Revolucio en Kubo esprimis sian solidaremon al nia popolo. Ni ankaŭ havos gravulojn de la intelekturalo, kompromititaj kun la liberigaj bataloj de la popoloj.

La kreskanta agresemo kontraŭ Kubo kaj aliaj landoj de la regiono, la jura persekutado kontraŭ progresemaj gvidantoj, la altrudo de novliberalismo reciklita, estas distingaj trajtoj de la nuna usona politiko al Latinameriko kaj Karibio, kiuj vekas la batalkapablon de la latinamerikaj kaj karibaj popoloj.

Same, la mobilizo por tiu okazo de centoj da sociaj batalantoj, politikaj gvidantoj, intelektuloj, kamparanoj, virinoj, indiĝenoj, solidaremaj aktivuloj, interalie, konsistigos bonan elanon al la heroa rezistemo de la kuba popolo, decidita venki la leĝon Helms-Burton, la blokadon kaj antaŭenpuŝi la aktualigon de sia modelo por evoluo ekonomia kaj socia.

Fronte al pesimismo kaj kapitulaco de kelkaj, la partoprenontoj en la Renkontiĝo Antiimperiisma de solidareco, respondos per fortigo de la batalmoralo kaj profunda konvinko ke la popoloj de Latinameriko kaj Karibio plu marŝos al sia dua kaj definitiva sendependeco.

La organiza komitato de la Renkontiĝo Antiimperiisma de Solidareco, por Demokratio kaj kontraŭ Novliberalismo, alvokas eventon kiu evidentigu la plej bonajn tradiciojn de gastigemo de la kuba popolo kaj ties  sindevigo kun la sendependeco, la justico, la paco kaj frateco interpopola.

 

http://www.icap.cu/de-la-solidaridad/2019-07-22-iii-llamamiento.html 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 20-10-19
  • Esperanto 13-10-19
  • Esperanto 06-10-19
  • Esperanto 29-09-19
  • Esperanto 22-09-19
  • Esperanto 15-09-19
vizitkalkulilo

6512430

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4450
  • today: 2460
  • online: 218
  • total: 6512430