Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko

Per Gazetara Komuniko de UEA estis informite ke la 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj.

UEA-delegitoj faris sian eblon por lobii ĉe naciaj delegitoj en la salonoj, koridoroj, ĉemanĝe. Konstateble estas, ke la pli maljunaj scias pri la internacia lingvo, aliaj kun intereso aŭskultas pri ĝi, ĝiaj valoroj por justa komunikado aŭ volas aŭdi, kiel ĝi sonas, des pli pro tio, ke malgraŭ la 6 oficialaj lingvoj regis la angla.

Eĉ belga reprezentantino parolis angle, "ĉar la plimulto de la administraj dokumentoj estas nur en la angla". Tio evidentiĝis dum debato pri "Malfermita scienco", kiam estis proponita surekrane la rezolucio pri tiu temo en la angla kaj la franca; sekve ankaŭ Rusio kaj arabaj landoj komentis aŭ proponis en la angla, ne en siaj lingvoj.

Nur asocio de sciencistoj citis lingvo-diskriminacion en la debato pri "Malfermita scienco" kiam la politiko estas lasi neniun flanke, t.e virinoj kaj handikapitoj, neniam minoritatoj, eĉ dum tiu Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La NRO-j disponis pri salono por lasi dokumentojn, renkontiĝi, informiĝi. Duan jaron sinsekve, UEA rajtis alparoli la Plenon. Tio estas bona pruvo, ke UEA estas konsiderata kaj bone taksata de la Ligo-komitato Unesko-NROj.

UEA-delegitoj  kontaktis diversajn delegaciojn por peti ilian subtenon por nia plua paŝo post eldono de "Kuriero de Unesko": la agnosko de Esperanto kiel nemateria monda heredaĵo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 31-05-20
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
vizitkalkulilo

8071730

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6758
  • today: 6671
  • online: 198
  • total: 8071730