Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La karavano de la libereco: valideco de ĝiaj lumoj

Por Martha Gómez Ferrals

La karavano de la libereco trairis la tutan landon ekde Santiago de Kubo ĝis Havano, urbo kiu akceptis ĝin la 8-an de januaro 1959, kapita de la ĉefkomandanto Fidel Castro, kies venko estis proklamita kelkajn tagojn antaŭe en la orienta urbo.

La karavano trairis pli ol mil kilometrojn, kaj  estis entuziasme akceptitaj tra ĉiuj urboj de la insulo. Ĝin formis simplaj soldatoj kaj patriotoj, kiuj venkis la armeon de Batista.

La karavano estis formita de ĉirkaŭ 3 mil kamparanoj, kiuj batalis apud Fidel, Almeida, Camilo, kaj Che. Ili renkontiĝis en diversaj punktoj.

Alveninte al Havano, Fidel  alparolis la popolon, kiu atendadis la karavanistojn kaj atentigis pri la multaj farendaj taskoj, kaj ke certe ĉio estus malfacila ekde tiu momento.

Liaj paroloj estis ja bone fundamentitaj, ĉar komenciĝis novaj bataloj, tiel ke la usona registaro kaj ties inteligencia agentejo CIA, entreprenis plurajn planojn por forigi la kuban revolucion, kompreninte ke ĝi ne respondos al iliaj interesoj kaj politikoj.

Ĝis hodiaŭ, la tiamaj kaj nunaj administracioj, ne kalkulis ke spite al la enormaj malfacilaĵoj provokitaj de agresemo kaj la ekonomia sieĝo, la kuba popolo plu iris antaŭen.

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 05-04-10
  • Esperanto-29-03-20
  • Esperanto-22-03-20
  • Esperanto 15-03-20
  • Esperanto-08-03-20
  • Esperanto 01-03-20
vizitkalkulilo

7680783

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6907
  • today: 6986
  • online: 208
  • total: 7680783