Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kroniko pri ĉeesto de japanoj Kubo

Malgraŭ tio ke,  kelkaj interesuloj pri la influo kaj ĉeesto de japanoj en Kubo diras ke ili estas iom silentaj, disaj kaj asimilitaj en granda nacieca poto de hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj, la japana komunumo en Kubo jam travivis pli ol cent jarojn kiuj alportis kelkajn spurojn en la agrikulturo kaj fiŝkaptado.            

Studemuloj de la centro pri studoj de Azio kaj Oceanio (CEAO) determinis, laŭ migra registrolibro de la iama Tagĵurnalo de la Marina, ke la 9an de septembro 1898 alvenis al Kubo la unua japano kun planoj ekloĝi en la insulo por krei komunumon kiu poste nombris proksimume mil japanoj.

Oni povas scii de la esploristoj José Ramón Cabrera kaj Carlos Miguel Roque, ke la japano Y. Osuna alvenis al Havano per la ŝipo Orizawa deirinta el Veracruz, Meksikio.

Aliaj japanoj poste alvenis kiel parto de migra fenomeno kiu okazis post la restariĝo Meiji en Japanio, kun aparta emfazo al Ameriko kaj en ĝi al Meksikio, Brazilo, Peruo kaj Argentino.

La japana elmigrado al Kubo, kiu arigis plurajn centojn da personoj, estis ĉefe viroj, kiuj kreis familiojn kun kubaj virinoj kaj adaptiĝis al la loka manĝkutimoj, tial ke multaj ingrediencoj de la japana kuirarto estas apenaŭ troveblaj en la insulo.

Tiu asimilado estis favorata de la disa distribuo de elmigrintoj, kiuj aliris al preskaŭ ĉiuj regionoj de la insulo, nome 13 el la 14 nuntempaj provincoj. Kelkaj intencoj pri grupiĝo okazis depost la jaro 1914, kiam sinjoro Kogawa Fujiŝiro formis Asocion de Produktantoj en terenoj de la sukerfabriko Constancia en la nuna provinco Cienfuegos, en la centra kaj suda parto de Kubo.

En 1920 kelkaj elmigrintoj formis alian grupon por terkultivado ankaŭ en Cienfuegos,  dum alia grupo iris al Insulo de la Junularo, insuleto situanta sude de Havano, sed kies grundo ne tre fertilas.

En Insulo de Junularo,  japanoj formis la unuajn kooperativojn de agrikultura produktado en Kubo kaj enkondukis la uzadon de kemia sterko. Tamen, la japana komunumo travivis malfacilajn periodojn en la tempoj de la dua mondmilito, kiam ĉesis la alveno de elmigrintoj kaj la rezidantoj en la insulo estis arestitaj en koncentrejoj en la suda Insulo de Junularo kaj en Havano.

Laŭ atestas esploristoj, tiu nigra periodo restis kiel ombro en la rilatoj inter la insulo kaj Japanio. Nur en la jaro 1959, kiam la revolucio farita de la kuba gvidanto Fidel Castro enposteniĝis, malfermiĝis nova etapo en la rilatoj inter ambaŭ landoj.

Normaliĝis la reciprokaj ligoj kaj ree alvenis elmigrintoj japanaj al Kubo, sed neniel en konsiderinda grado kiel pasintece, tamen, ĝi restas viva en la hodiaŭa ĉeesto de ĝia kulturo, nome, japanaj ĝardenistiko kaj  la gastronomio portata de novaj japanoj, nuntempe rezidantaj en la insulo,  kreante novan historion pri la ĉeesto de japanoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 31-05-20
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
vizitkalkulilo

8072029

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6843
  • today: 127
  • online: 127
  • total: 8072029