Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Lagetoj kaj lagoj de Kubo

 

 

La kuba insularo kies granda insulo estas Kubo, posedas formon longan kaj mallarĝan. Laŭ opinio de fakuloj tio senigis ĝin je grandaj lagoj, tamen la insulo  posedas belajn lagetojn el dolĉa aŭ sala akvo riĉaj ekonomie kaj nature.

 

La lagetoj el sala akvo supozeble havas ian komunikon kun la maro aŭ  proksimas al la marbordoj dum la aliaj situantaj en la interno de la teritorio havas dolĉan akvon. En la plej okcidenta ekstremo de la provinco Pinar del Rio troviĝas unu el la plej grandaj akvorezervejoj tiutipaj en Kubo, ĉar inter la nomataj Ensenadas de Cortés, en la suda marbordo kaj la Ensenada de Guadiana, en la nordo, ekzistas pli ol cent lagetoj. Tamen, la plej konataj estas en aliaj lando-regionoj kiel tiu, kiun formas la rivero Ariguanabo en Havano aŭ la fama Lageto de Trezoro en la teritorio de Matanzas.

 

La lageto de l´Trezoro apartenas al la Marĉo Zapata, la plej granda humidejo de la Karibo. Ĝia nomo  ligatas al legendo kiu indikas tiun lokon kiel elektitan de la praloĝantoj por kaŝi la riĉaĵojn disde la avaraj okuloj de la hispanaj konkerintoj.

 

La lageto de l´ Trezoro,  konsiderata unu el la mirindaĵoj de la kuba geografio havas proksimume rondan formon je 9 kvadrataj kilometroj de areo kaj dek metroj profunda. El ĝiaj trankvilaj kaj travideblaj akvoj elmerĝas kelkaj insuletoj kaj ĉirkaŭe loĝas dekoj da specioj de flaŭro kaj faŭno mara kaj tera.

 

En tiom speciala regiono situas la turisma centro Guamá, kiu reproduktas vilaĝeton de la tainaj aborigenoj per tipaj dometoj el ligno kaj palmfolio, dum  pluraj skulptaĵoj el ŝtono  reprezentas la aborigenojn farantajn diversajn laborojn.

 

La nomata Lageto de l´ Lakto en la centra provinco Ciego de Avila estas la plej granda rezervejo el dolĉa akvo natura de la tuta kuba arkipelago. Ĝi havas volumenon je preskaŭ cent milionoj da kubikaj metroj de akvo kaj pli ol 65 kvadrataj kilometroj da surfaco.

 

La karbonato el kalko kaj gipso  kovranta ĝian fundon formas blankecon, kiu speguliĝas en la akvo. El tio devenas la nomo de lageto de l´ lakto, kie loĝas miloj da fiŝoj kaj oni povas praktiki ĵakto-sportojn.

 

Post la jaro 1959 la revolucia  registaro entreprenis gravajn agrikulturajn planojn kaj aliajn programojn por trinkebla akvo-provizado al la loĝantaro, kio postulis konstruadon de pluraj artefaritaj lagetoj ankaŭ utilaj  por eviti inundojn provokatajn de intensaj pluvoj. La insulo pleniĝis je diglagetoj kaj mikrolagetoj,  kiuj kune povus konsistigi enorman lagon, ĉar ĝia surfaco proksimumas je 1600 kvadrataj kilometroj.

 

La sudocentra provinco Sancti Spiritus havas ekde 1973 la plej grandan el tiuj diglagoj ĉe  la rivero Zaza, dum en la orienta regiono estas aliaj diglagoj ĉe la riveroj Contramaestre kaj rivero Cauto, ĉi-lasta, la plej granda de la insulo.

 

Simila panoramo fontas el la rivero Hanabanilla, kiu formas belegan lageton inter la montoj de la montoĉeno Escambray en la centro de la lando.

 

Multaj el tiuj lagetoj konstruitaj de la homo tra la tuta insulo estas uzataj ankaŭ por fiŝokulturado kaj por praktikado de akvaj sportoj sanigaj.

 

 

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
  • Esperanto 19-04-20
vizitkalkulilo

8045502

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6447
  • today: 5515
  • online: 197
  • total: 8045502