Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Emil von Behring: nobelpremio por la sanprofesiuloj

Emil von Behring, nobelpremio pri fiziologio kaj medicino

Emil von Behring, nobelpremio pri fiziologio kaj medicino

En kronvirusa epoko, indas memori tiujn homojn, kiuj postlasis valorajn konojn por la homa vivo.

La 31-an de marto 1917 forpasis en Marburgo, Germanio, Emil Adolf von Behring, elstara kuracisto kaj bakteriologo, kiu estis la unua sanprofesiulo  ricevinta la  Nobelpremion de fiziologio kaj medicino en la jaro 1901.

Pli ol cent jaroj pasis, kaj meze de scenejo streĉita de la pandemio Covid-19, kiu provokadis milojn da mortintoj tra la mondo, la eksterordinara laboro de la sanprofesiuloj, epidemiologoj, bakteriologoj, imunologoj, flegistoj kaj ĉiuj kontribuantaj savi la homan vivon, evidentigas ke ili estas dignaj sekvantoj de la Behring-heredaĵo.

Dum la lastaj jardekoj de la 19-a kaj la unuaj de la 20-a jarcento, oni eltrovis plejparton de la patogenaj bakterioj, kiu esence fariĝis en la sino de la lernejoj de Robert Koch kaj Louis Pasteur, ĉi-lasta konsiderata kiel inventisto de la modernaj vakcinoj.

Tamen, la startpunkto de pasiva imunizado per sero estis la izoligo de la antidifteria toksino farita de Behring en 1888.

Estis danke al lia eltrovo kaj laboro pri seroterapio kaj la batalo kontraŭ difterio, ke en 1901 li ricevis la Nobelpremion pri fiziologio kaj medicino.

Lia heredaĵo estas konata kiel “Leĝo de Behring”, kiu establas ke  la sango kaj la serumo de individuo imunizita,  transdonita al alia individuo provokas imunizadon de tiu ĉi lasta.

Behring  ricevis plurajn aliajn distingojn kaj esti honora membro de elstaraj institucioj eŭropaj. Li forpasis la 31-an de marto 1917.

Tiun ĉi 31-an de marto, memorante pri Emil von Behring kaj ties heredaĵo, ni dediĉas fortan kaj elkoran brakumon al ĉiuj profesiuloj de la sano, kiuj hodiaŭ estas en la unua batalfronto  kontraŭ la nova kronviruso Sars-Cov-2.

En tiu ĉi batalo, kiel esprimis la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Gutérres, ni alfrontas komunan malamikon kontraŭ la homa specio, kaj en tiu ĉi agado, la sanprofesiuloj konsistigas pruvon pri tio ke altruismo, sindonemo kaj amo regas sur  egoismo, malsano kaj malamo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
  • Esperanto 19-04-20
vizitkalkulilo

8019702

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6118
  • today: 6328
  • online: 327
  • total: 8019702