Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Cepal pledas por nova modelo surbaze de regiona integriĝo

La sola strategia elekteblo je mezlonga tempolimo por mildigi la efikojn de Covid-19 estas avanci al nova evolumodelo per pli da integriĝo, esprimis drino. Alicia Bárcenas, ekzekutiva sekretario de la Ekonomika Komisiono por Latinameriko (CEPAL).

Nova raporto de CEPAL prezentita ĉi-semajne avertas ke la krizo estigita de la malsano Covid-19 povus redukti la PIB-on de Latinameriko kaj Karibio al proksimuma cifero je -1,8% en 2020 en la plej bona scenejo.

Evidente, falo de la eksportaĵoj estas neevitebla, kio laŭ la raporto povus esti ĝis (-10.7%), kaj havos negativajn sekvojn sur 220 milionoj da malriĉuloj kaj 90.8 milionoj da ekstremaj malriĉuloj.

La pandemio venis en momentoj ja malfacilaj por Latinameriko, kies sansistemoj malfortiĝis kaj estas dispecigitaj. Pli ol 47% de la civitanaro ne havas aliron al servoj de socia sekureco.

La raporto aldonas ke la mondo travivas krizon humanitaran kaj sanitaran senprecedencan dum la lasta jarcento, meze de ekonomia kunteksto ja malfavora. Malsame ol en 2008, tiu ĉi ne estas financa krizo, sed homa krizo, de produktado kaj bonfarto.

Tial venas kelkaj demandoj: kio okazas pri la regiona enŝuldiĝo, kiu krome estas malmorala. Kio okazas kun la tiom bezonata integriĝo latinamerika, kiu konstante estas subfosata?

Tio signifas ke jes, la sola strategia elekteblo je mezlonga tempolimo en la regiono estas avanci al nova evolumodelo per plia integriĝo, ĉar nur tiel, kiel konfirmas CEPAL,  la regiono evitus ree transiri la vojojn, kiuj kondukis al la nuna situacio en kiu la efikoj de la pandemio de Covid-19 povas ne nur esti detruaj je mezlonga tempolimo, sed ankaŭ malbonigus la kondiĉojn por la rekuperiĝo kaj evoluo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
  • Esperanto 19-04-20
vizitkalkulilo

8019760

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6118
  • today: 6386
  • online: 336
  • total: 8019760