Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Lando plagata de policaj mortigoj

de  Richard KEISER

En la politika historio de Usono, Minesoto estas escepto : Ĝi estas la sola ŝtato kiu voĉdonis kontraŭ Ronald Reagan en 1984. La lastan okazon kiam minesotaj voĉdonantoj elektis prezidentan kandidaton de la Respublikanoj estis en 1972, antaŭ preskaŭ 50 jaroj. Generacion post generacio, ĉi tiu rifuĝejo de la usona maldekstrularo sendis al la Kongreso Hubert Humphrey, Walter Mondale kaj Ilhan Omar, tiu lasta unu el la unuaj du islamanaj Kongresaninoj. Kontraŭ ĉi tiu fono, la murdo de George Floyd fare de polica patrolo, kaj la popola tumulto kiun ĝi ekkaŭzis, eble ŝajnas surprizaj. Sed por observanto kiu konas la Ĝemelajn Urbojn - la najbaraj urboj de Mineapolo kaj Saint Paul, de kiuj la lasta estas la ĉefurbo de la ŝtato - ĉi tiuj okazintaĵoj ne estis neatenditaj.

Minesoto estas unu el la usonaj ŝtatoj kun la plej altaj niveloj de edukiteco, enspezo kaj bonfarto, sed, kiel la Demokrata guberniestro Timothy Waltz atentigis post nokto da tumultado sekve de la morto de George Floyd je la 25a de majo, "Ĉi tiuj statistikoj validas nur se vi estas blankulo. Se ne, (nia ŝtato) rangas apud la malsupro." [1]. El la 50 ŝtatoj, Minesoto estas la 39a kiam temas pri afrik-usonanoj kun abiturienta diplomo, 45a laŭ nigruloj kiuj havas laborpostenon, kaj 48a por domposedado de nigruloj. La mediana enspezo por blankula familio en Mineapolo estas ĉirkaŭ USD 100 000 ĉiujare, dum tiu por nigrula familio nur estas USD 28 500. Blankuloj kaj nigruloj restas apartaj kaj neegalaj.

Rasa malegaleco konstante kreskas en Usono ekde la 1970aj jaroj. Ne estas surprize, tial, ke Covid-19 estas kaŭzinta multe pli da viktimoj ĉe nigruloj ol ĉe blankuloj, ne nur kiam temas pri la nombro de mortintoj, sed ankaŭ laŭ la nombro de maldungiĝoj kaj malfacilaĵoj pri vivtenado dum la nuna krizo. La plej rektaj efikoj de la trudizoliĝo - la fermiĝo de lernejoj kaj la preskaŭ malebleco labori - montriĝis misproporcie malutila por afrik-usonanoj, kaj tial donis al ili eĉ pli da motivoj por manifestacii kaj pli da tempo tion fari nokton post nokto. Kiel ofte fariĝas en tiaj eksplodoj de kolero, loĝantoj atakis la privatan proprieton de la kvartalo en kiu ili loĝas trudizolite. Malofte, la tumultantoj ankaŭ atakis luksajn butikojn, restoraciojn kaj bankojn je distanco de kelkaj domblokoj.

Evidente, policaj perfortaĵoj estas la plej ekstrema esprimo de ĉi tiuj malegalecoj. En Usono, la gardo de la publika ordo estas loka rajto, plenumata de la urbo aŭ la kantono, ekster la regado de la ŝtataj kaj federaciaj aŭtoritatoj. La Municipa Polica Servo de Mineapolo (Minneapolis Police Department - MPD) havas longan historion de mortiga perforto kontraŭ nigrulaj loĝantoj. Ĝis la filmita mortigo de George Floyd, ĝi ĝuis preskaŭ sisteman senpunecon, kiel ankaŭ la policistoj kiuj kaŭzis la mortojn de Jamar Clark kaj Philando Castile en antaŭaj jaroj. Rasismaj praktikoj de ĉagrenado estas multnombraj. Kvankam neblankuloj konsistigas 40 procentojn de la loĝantaro de Mineapolo, ili estis la objektoj de 74 procentoj de la okazoj de la uzo de perforto fare de la MPD. Laŭ esploro en 2018 de la Publika Defendisto de la Kantono, tri el kvar aŭtistoj kies aŭtoj estis priserĉitaj apartenis al la afrik-usona komunumo, malgraŭ tio, ke ili konsistigas nur unu el kvin loĝantoj de Mineapolo. Kiam la aŭtisto estas la objekto de serĉavizo, li estas nigrulo en 76 procentoj de kazoj, kompare kun nur 13 procentoj de blankulaj aŭtistoj. Pro la vasta gamo da potencoj disponeblaj de policistoj, ia ajn kialo povas pravigi ilian intervenon. Ĉiuj nigruloj en ĉi tiu lando scias, ke kiam ili kondukas veturilon, ilia haŭtkoloro sufiĉas por veki suspekton. En la Ĝemelaj Urboj, multaj memoras la policajn patrolojn kiuj elserĉis fuĝantojn en la tempo de sklaveco.

Unu el la kernaj eroj en ĉi tiu sistemo estas la sindikato de policistoj. En Mineapolo, la prezidanto de ĝia loka filio, leŭtenanto Robert Kroll, certigis la lojalecon de la membroj, sabotante klopodojn de sinsekvaj Demokrataj urbestroj disciplini perfortemajn policistojn. Laŭ la nuna urbestro, Jacob Frey, "policestroj kaj elektitaj oficialuloj, kiuj provas fari ŝanĝojn, konstante renkontas malamikecon de la sindikato kaj leĝojn kiuj protektas perfortantojn" [2]. S-ro Frey kaj lia eksa policestro, Janeé Harteau, akuzis, ke la sindikato malhelpas ĉiujn provojn puni kulpajn policistojn. Ĉi-lastaj estas kovritaj, interalie, de arbitracia protokolo intertraktita kun la sindikato, kiu havas la efikon, ke ĉiuj misuzoj de potenco estas traktataj kiel agoj de sindefendo. S-ro Derek Chauvin, la policisto kiu sufokis George Floyd sub sia pezo per sia genuo dum preskaŭ naŭ minutoj, estis la objekto de 17 plendoj pri fitraktoj en sia 20-jara kariero, el kiuj nur unu sekvigis admonon. Laŭ interkonsentoj kun la sindikato, la enhavo de ĉi tiuj plendoj neniam estis sciigita. El la tri policistoj kiuj pasive rigardis la torturon de George Floyd, du estis servintaj dum malpli ol unu jaro. La tria, s-ro Tou Thao, ricevis entute ses plendojn pri perforto, el kiuj pri kvin oni konsideris, ke plua ago ne necesis. Li kaj unu el liaj kolegoj batis mankatenitan viron en 2017. Kvankam la urbo pagis USD 25 000 kompense al la plendanto, s-ro Thao, protektata de la sindikato, neniam estis punita.

 

Fonto: La kompletan artikolon vi trovu en: Le Monde Diplomatique en Esperanto.https://eo.mondediplo.com/article2855.html

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
  • Esperanto 28-06-20
vizitkalkulilo

8489965

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6674
  • today: 5466
  • online: 273
  • total: 8489965