Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Preparlaboroj por meso de la Papo Francisco en Havano.

Kuba konstrubrigado eklaboris por starigi altaron kie la Papo Francisco celebros la meson en la Placo de la Revolucio José Martí en Havano.

Kadre de lia turniro tra Kubo kaj Usono, Francisco celebros meson la 20-an de septembro en la sama placo kie tion faris liaj antaŭuloj Johano Paŭlo la Dua en 1998 kaj Benedicto XVI-a en 2012, raportas  la informagentejo AFP.

Apud la altaro el fero kaj ligno, la laboristoj konstruas podion por la koruso kiu kantos en la meso, samkiel aliajn du ejojn por la gazetaro kaj lasas spacon por 4 000 seĝoj por la specialaj gastoj.

Ekde la altaro, Francisco vidos maldekstren la faman portreton de Che Guevara kaj dekstren la memorialon al José Martí.

La skulptaĵo de Che Guevara, je 36 metroj alta kaj bazita sur fama portreto de la artisto Korda, estis farita de la kuba skulptisto Enrique Ávila kiu kovras ekde la jaro 1993 la fasadon de la ministerio pri internaj aferoj.

La argentina papo celebros du pliajn  mesojn en Kubo, ambaŭ en la orienta parto de la insulo: unu okazos en la Placo de la Revolucio de la urbo Holguín la 21-an de septembro kaj la alia en la baziliko de la virgulino de la Caridad del Cobre, patronino de Kubo, sekvatage, antaŭ daŭrigi sian vojaĝon al Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 17-11-19
  • Esperanto 10-11-19
  • Esperanto 03-11-19
  • Esperanto 27-10-19
  • Esperanto 20-10-19
  • Esperanto 13-10-19
vizitkalkulilo

6644586

  • maxima: 19729
  • yesterday: 5523
  • today: 3228
  • online: 217
  • total: 6644586