Parko Humboldt: unika biodiverseco en la orienta parto de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-01 18:52:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nacia parko Alejandro Humboldt

La kuba arkipelago estas riĉa je endemia flaŭro kaj faŭno diversa. Tiurilate, ekzistas pluraj studoj de elstaraj esploristoj pri plantoj kaj arboj, interalie, estas konata la nacia parko Alejandro de Humboldt situas en la orienta regiono de Kubo kaj konsistigas vere allogan kaj tre interesan lokon por ĉiu homo amanta la naturon, interalie ĉar ĝi estas la plej grava parko de Kubo rilate al la biodiverseco tie ekzistanta.

Ĝi situas en regiono montara kies nomo estas Nipe-Sagua-Baracoa apartenanta al la provincoj Holguin kaj Guantánamo je pli ol 800 km oriente de Havano. La parko posedas proksimuman areon de 70 835 hektaroj.

Pro la biodiverseco unika de tiu parko, UNESCO rekonis ĝin kiel Homara Heredaĵo. La endemismo de tiu natura rezervejo estas relative alta kompare kun la tuta Antila regiono kaj same la montara unuo konsiderata kiel la plej vasta kaj bone konservita montara ekosistemo de la tuta regiono.

Aliflanke, unu el la plej gravaj okazintaĵoj en la historio de Kubo estas precize kiam Kristoforo Kolumbo alvenis al tiu ĉi tero, la 27-an de oktobro 1492 ĉe la regiono nomata Bariay en la orienta provinco Holguín.

En tiu ĉi unua vojaĝo tra la norda parto de la insulo, Kolumbo konatiĝis kun unu el la plej riĉaj kaj pli bone reprezentita zono, tio estas, rilate al biodiverseco kaj vegetalaj formoj.

Kiel simbolo religia kaj de posedo, Kristoforo Kolumbo plantis en la insulo la nomatan Kruco de Parra, kiu nuntempe estas konservata en la Parokejo de la urbo Baracoa, en la provinco de Guantánamo.

Ĝi posedas historian signifon kaj kontribuon en la studo de la kuba indiĝena flaŭro, kiam oni eksciis ke tiu ĉi kruco estis farita el ligno de kuba speco nomata uveto,laŭ scienca nomo (Coccoloba diversifolia Jacq.) de la familio Polygonaceae. Ĝi estas ankaŭ konata kiel uvo de kolombo. La planto troveblas en la marbordo de Kubo kaj la Antiloj, kaj eble ĝi estas la plej antikva objekto pri kiu oni havas informojn rilate al la renkontiĝo interkultura okazinta en 1492.

En la nacia parko Humbold situanta precize en la nordorienta parto de Kubo, la flaŭro regiona konservas speciojn kiel Dracena (dracaena cubensis), tial ke preskaŭ ĉiuj specoj de tiu ĝenro troveblas ekster la amerika kontinento, samkiel Podocarpus, kies ĝenro tre primitivas.

Oni asertas ke la parko Alejandro de Humboldt estas la malseka poluso de Kubo ĉar tie oni povas eltrovi tre densajn arbarojn akompanatajn de riveroj kun akvofaloj kies akvoj ege kristaklaras.

Sendube, la parko Alejandro de Humboldt estas unu el tiu belaj lokoj vizitindaj kaj konservindaj kiel natura rezervejo kaj homara heredaĵo kiun la kubanoj prizorgas kaj fiere montras al interesiĝantoj pri biodiverseco natura.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up