Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Mediprotektado en la praktiko.

En Kubo oni pli kaj pli oni klopodas altigi la konscion pri mediprotektado  en la praktiko;  la registaro daŭre aliĝis al la diversaj internacia kontraktoj kontraŭ emisiado de poluaj gasoj al la atmosfero kaj simile.
Unu el la temoj kiuj rekte koncernas nian landon rilatas al la sukera industrio tial ke ĝi, pro propraj trajtoj, estas unu el la industrioj kiuj poluas la medion.  La  ministerio pri sciencoj, teknologio kaj medio, okupiĝas pri medirilataj temoj kaj entreprenas konkretajn paŝojn por renversi tiun situacion, kio iom post iom sukcesas kaj tre pozitive antaŭeniras. 
La kuba provinco Villa Clara en la centra parto de la insulo posedas, nuntempe, unu el la plej malaltaj akvokonsumoj por ĉiu metra tuno da sukero danke al la valideco de ŝparprogramo kiu reduktas la kvanton de likvaj reziduoj en ĉiuj fabrikoj.
Inter tiuj reguloj starigitaj en la koncerna ŝparprogramo, oni antaŭvidas  gravajn investojn en la malpliigo de organikaĵoj en tri grandaj sukerfabrikoj.
Alia grava decido estis la enkonduko de teknologiaj ŝanĝoj en la distilejo  por produkti alkoholon surbaze de diluitaj kansukoj, kio ja reduktis la volumon kaj agresemon de la reziduoj iam verŝitaj en la apudan riveron Guaní de tiu provinco.
Krome, oni laboras en ĉiuj fabrikoj kun la celo produkti elektran energion por interna konsumo, surbaze de restaĵoj el la sukerfabrikoj mem, kaj kelkokaze, subteni la tutlandan elektroenergetikan sistemon, kio konsistigas ekonomikan kaj puran manieron eviti la eligadon de reziduoj.
La kuba ministerio pri scienco, teknologio kaj medio sciigis ke kariba lando de antaŭ kelkaj jaroj ekfunkciigis novan version de la tutlanda primedia strategio kiu klare esprimas ke la ideo pri daŭripovo apartenas al la principoj socialistaj.
Susan McDade, kunordiginto rezidanta en Kubo de la organizo de UN, esprimis ke la insulo estas inter la mondaj gvidantoj de la batalo favore al la medio, pro ties ekonomika modelo kaj la kompromiso de la popolo favore al daŭripova evoluo.
Fakte, Kubo ratifis sian volon alstrebi al daŭripova evoluo per kio ĝi kontribuas al la batalo kontraŭ komsumismo impulsata de la novliberala tutmondiĝo de la evoluinta mondo.
Se la mondo ne haltigas la nunan konsumisma nivelon, la homaro pagos altan koston pro la eraroj transformi nutraĵojn en brulaĵojn kaj detrui arbarojn por kultivi agroenergetikaĵojn.

 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4089006

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4477
  • today: 1806
  • online: 156
  • total: 4089006