Unueca fronto rilate klimatan ŝanĝiĝon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-10 08:17:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel estas sciate, grandaj poluantoj de la medio ofte ne prizorgas la sekvojn de siaj agadoj sur la malgrandaj landoj, aparte en la insuloj jen en la pacifika regiono jen en la kariba regiono, kie ni loĝas.

En Kubo oni pli kaj pli oni klopodas altigi la konscion pri mediprotektado  en la praktiko;  la registaro daŭre aliĝis al la diversaj internaciaj kontraktoj kontraŭ emisiado de poluaj gasoj al la atmosfero kaj entreprenis konkretajn programojn por alfronti la situacion.

Fakte, la klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio por la kariba regiono, tial ke ĝi estas unu el la plej vundeblaj zonoj de la mondo, aparte la marbordaj areoj, kiuj koncentras grandan nombron da loĝantoj kaj agadoj.

La kariba komunum-organizaĵo certigas sian rolon kunordigi unuecan fronton rilate la klimatan financadon, tial ke la regiono havas proksimume 40 milionojn da enloĝantoj. Dum la lastaj 20 jaroj la regiono estis damaĝita de 150 uraganoj, do, rimarkinda statistiko pri faktoj, kiuj provokas homajn kaj materiajn perdojn en nia regiono.

Ĉ-i-rilate, ekde la jaro 2008, la komisiono ekonomika por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL) prizorgas studojn rilate la ekonomiajn kostojn de la klimata ŝanĝiĝo en la areo, ĉar ĝi havas enormajn sekvojn en la produktivaj agadoj de la landoj en tiu ĉi regiono.

Studo diskonigita en 2012 okaze de la pintkunsido de Rio plus 20, oni raportis ke Latinameriko kaj Karibio devos alfronti damaĝojn jarajn en la kvanto de 100 mil milionoj da dolaroj ĉirkaŭ la jaro 2050, nur konsiderante perdojn en la agrikulturaj rendimentoj, malapero de glacimontoj, inundoj, sekeco kaj aliaj eventoj provokitaj de la planeda varmiĝo.

Per tiaj studoj, CEPAL celas,  unue, porti la temon al la atento de la ekonomiaj areoj de la registaroj. La decidoj nunaj estos tre gravaj en la estonta respondeco kiun la socioj devas akcepti.

Aliflanke, raporto de la Monda Banko avertas ke la erosiado kaj salinizado de la grundoj kaj la inundoj marbordaj estos nur du el la pluraj sekvoj negativaj pro la altiĝo de la marnivelo, kiu damaĝos regionojn tre loĝatajn kie evoluas la plejparto de la turisma agado, kiu estas kerna por la ekonomio de la karibaj landoj, ĉar 70%  de la loĝantaro vivas ĉe la marbordoj.

Tiurilate, UN, pere de fakaj organismoj, insistas pri la bezono ke la aŭtoritatuloj ekkonsciu por evoluigi publikajn politikojn, kiuj reguligu la temon tra la prismo de daŭripova evoluo, kaj emfazas ke la temo estas intime ligita al la progreso de la ŝtatoj.

Rilate al Kubo, estas jam konate ke ekzistas ŝtata politiko kiu priskribas la strategiojn  por alfronti la klimatan ŝanĝiĝon, des pli ĉar estante insulo, ĝi estas aparte vundebla diversmaniere.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up