Monda Tago de la Scienco por paco kaj evoluo en tempoj de pandemio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-10 09:55:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La scienco estas la instrumento kreita de  la homo  jen por kompreni la mondon jen por apliki tiujn konojn por memprofito.

En momento, kiam la mondo batalas kontraŭ la pandemio tutgloba de la Covid-19, la Unesko, kiel agentejo de UN en la scienca kampo, alvokas nin celebri la Mondan Tagon de la scienco por la paco kaj evoluo, ĉi-10-an de novembro sub la slogano; “La scienco por kaj kun la socio por alfronti la tutgloban pandemion”.

En Kubo, la strategio por alfronti la novan kronviruson estis konceptita kun la kontribuo de la scienca komunumo kune kun ĉiuj faktoroj de la socio, la registaro kaj la ŝtato.

La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, konfirmis tiun devizon kiam alvokis “serĉi en la sciencoj respondojn al la grandaj problemoj hodiaŭ solvendaj nialande”.

La spertoj pli freŝaj de tiu alvoko evidentiĝas en la rezultoj atingitaj fronte al la Covid-19 kaj ankaŭ montras, ke en la Monda Tago de la scienco por paco kaj evoluo, Kubo aliĝas al la Unesko-voko por konsciigi la socion pri la rolo de la scienco por la pacaj kaj daŭripovaj socioj; impulsi la solidarecon kaj la kunlaboron sciencan internacian, prezenti la defiojn alfrontatajn de la scienco kaj impulsi subtenon al la scienca agado.

Tiu ĉi celebro konsistigas jaran eventon, kiu ekde la jaro 2002 estas festata, kaj ĝia celo estas renovigi la sindevigon, jen lande jen internacie, favore de la scienco por paco kaj evoluo, kaj emfazi la uzon respondecan de la sciencoj por bonfarto de la socioj, speciale por elradikigo de malriĉeco.

En la Monda Tago de la scienco por paco kaj evoluo, Unesko alvokas al komuna agado por levi la konscion de la publika opinio pri la graveco de la scienco kaj malpliigi la breĉon ekzistantan inter scienco kaj socio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up