El la kuba faŭno: spuroj de la reĝa ĉarpentisto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-04 10:53:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo estas arkipelago situanta meze en la Kariba Maro. Ĝi konsistas el la plej granda insulo Kubo, la malgranda Insulo de Junularo plus pli ol milo da insuletoj, kies naturo tre riĉas  je endemia flaŭro kaj faŭno diversa. 

Sendube tiuj,  kiuj ĝuas la naturbelecon  kaj aparte, birdo-amantoj, devus scii ke  en Kubo oni kalkulas proksimume 300 specojn da birdoj, fakte  la grupo pli multenombra da vertebruloj. 

Oni ilin distingas per ĝia bunteco,  ĝia bela kanto aŭ per ĝia utileco kiel insekto-predantoj. Cetere, oni devas diri ke en Kubo vivas la plej malgranda birdo en la mondo, nomata zunzuno aŭ muŝ-birdo. Nur sep elcento de la insulaj birdoj estas endemiaj.

Ekzemple, la birdo nomata ĉarpentisto, devenantas el la amerika kontinento, precipe de Meksiko, Usono kaj Sudameriko kaj ĝin oni povas trovi ankaŭ en Kubo pro migrado.

La unuaj spuroj de la ĉarpentisto aperis en la deknaŭa jarcento, en la humidejo konata kiel Marĉo Zapata en la suda okcidenta parto de Kubo, tamen, ene de la specio, la plej eleganta estas la nomata Reĝa Ĉarpentisto, sed bedaŭrinde oni deklaris ĝin estingita en Ameriko kaj ne plu estis vidata en Kubo ekde la jaro 1987.

La ĉefaj trajtoj kiuj difinas la reĝan ĉarpentiston estas  plumaro blanke kaj nigre kombinitaj, la beko ebura, nigra brusto en la inaj kaj ruĝa en la viraj specoj, kies averaĝa grandeco estas je 50 centimetroj longa.

Diversaj sciencistaj teamoj konkludis ke restis tri aŭ kvar paroj da reĝaj ĉarpentistoj en Kubo, sed esploro farita en la orienta teritorio de la insulo, lasta loko kie oni ĝin vidis, raportas manĝ-restaĵojn eltrovitajn  de pluraj jaroj antaŭaj.
Dum la lastaj jaroj novaj esperoj indikas ke ĝi pretervivis. Laŭ artikolo aperinta en Orbe, semajngazeto de la latinamerika informagentejo Prensa Latina de majo 2005, la usonano Gene Sparling vidis ĉarpentiston dum fiŝkaptado en la rivero Cache, Arkansas en februaro 2004.

Personecoj kiaj Tim Galager, eldonisto de la revuo Living Bird kaj Boby Harrison, profesoro adjunkta de la Colegio Darwood de Huntsville, Alabamo, intervjuis  Sparling pri tiu eltrovo.

Posta esplorado kaj observado okazinta inter la riveroj Cache kaj Blanco, permesis filmi la reĝan ĉarpentiston ankaŭ konatan kiel Ebura beko,  birdo kiun oni supozis estingita de pli ol 60 jaroj. Oni konsideras ĝin oficiale  en ”kriza danĝero”.

En Kubo la lastaj tiaj birdoj estis viditaj en 1987 kaj 1988, sed kubaj sciencistoj asertas ke la eblecoj je transvivado de tiu birdo estas tre altaj en la arbaraj regionoj de naturaj rezervejoj kiel la parko Aleksander Humboldt kaj en la montoĉeno de Nipe en la nordorienta parto de la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up