XXII-a forumo de ministroj pri medio kunvokita de UN-programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-11 16:57:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Elba Rosa Pérez, ministrino pri sciencoj kaj medio de Kubo

Havano, jan 11 (RHK) Laŭ informo publikigita en la portalo de UN-medio, ties  programo por mediprotektado  alvokis la ministrojn pri medio de Latinameriko kaj Karibio partopreni la 22-an forumon de ministroj la 18-an kaj 19-an de januaro, kiu okazos virtuale, kaj estas kunordigata  de tiu ĉi organizo kaj la registaro de Barbado.

Dum la kunsido oni pritraktos la plej urĝajn primediajn defiojn de la regiono,   ŝancojn por daŭripova rekuperiĝo kaj urĝajn agojn favore al la naturo por atingi la celojn de daŭripovas evoluo.

La ministro de Barbado alvokis siajn homologojn subteni aŭdacajn sindevigojn, ĉar la Covid-19 evidentigis ke la ekvilibro de niaj ekosistemoj estas damaĝita de la maniero kiel ni uzas la naturajn rimedojn.

Pri la temo indas mencii ke Kubo, kiel eta insulo karibia starigis la nacian planon de ekonomia kaj socia evoluo survoje al 2030, kie oni aprobis kiel celojn kreskigi la arbaran surfacon ĝis 33%; reuzi akvon  ĝis 15%, poiome redukti  plastaĵojn de unusola uzo kaj same pri aliaj polu-fontoj.

Kubo ankaŭ laboras en la transformo de sia ĉefa  energetika fonto  ĝis 24% per renovigeblaj energioj  kaj eĉ pli.

La planata evento estos, laŭ opinio de la ĝenerala direktoro de la UN-programo, Leo Heileman, unu paŝo antaŭen survoje al estonteco pli prospera kaj daŭripova.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up