Kubo impulsas la sciencajn kapacitojn fronte al la klimataj ŝanĝoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-09 08:47:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri sciencoj, teknologio kaj medio(CITMA), Elba Rosa Pérez Montoya, certigis ke Kubo instigas la kreadon de sciencaj kapacitoj kaj esplorojn pri la konoj de la sekvoj pro la klimata ŝanĝo por la jaroj 2050 kaj 2100.
La ministro klarigis ke Kubo posedas programon por alfronti tiun fenomenon, kiu konsistigas el laborgrupo kreita en 1992 kaj ĝin formas pli ol 50 teritorioj de la regionoj Karibio, Pacifiko, Afriko, Mediteraneo, Maro de Ĉinio kaj Hinda Oceano.
 
La kuba ministro partoprenas en la III-a internacia  konferenco pri la etaj insulaj ŝtatoj en evoluo, kiu sesias en Apia, ĉefurbo de la insulo Samoa en Oceanio.
 

Ŝi emfazis ke Kubo impulsas studojn pri danĝero, vundebleco kaj riskoj de katastrofoj, strategioj klimataj laŭ sektoro, gvatado, komunikado kaj la socia konsciigo, inter aliaj agadoj.
 
La kuba funkciulino taksis gravaj la strebojn de la insulo, per propraj rimedoj, por difini la ĉefajn agadojn en la starigo de politikoj pri klimata ŝanĝo kaj redukti riskojn de katastrofoj, inkluzivigitajn en la strategioj kaj evoluigaj planoj ekonomiaj kaj sociaj, kaj krome por protekti la medion.
 
Ŝi aldonis ke lal insulo havas politikojn celantajn multobligi la profitojn de renovigeblaj energifontoj, ĉefe la eola, hidraŭlika, biomasa, suna kaj biogazo, ĉiuj surbaze de la sukera agroindutrio.
 
Ĉio farata helpos malpliigi la insulan dependecon  de la krudaĵoj el fosiliaj originoj kaj tiaj spertoj estas je dispono de la triamondaj landoj, spite al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono dum pli ol  50 jaroj.
 
Ŝi esprimis ke se la agendo de UN por evoluigo post 2015 serĉas rezultojn, ĝi devas esti fleksebla por respondi al la prioritatoj kaj situacioj naciaj, surbaze de la principo de komunaj respondecoj, sed diferencitaj, kaj ekskludi iun ajn kondiĉon.
 
Samtempe, ŝi aldonis, la evoluintaj landoj devas plenumi siajn devojn rilate al financa subteno, kreado de kapacitoj kaj transdono de teknologio.
 
 



Komentarioj

  • Maria Bassi's gravatar
    Maria Bassi
    14/03/2015 04:49 pm

    Tre grava temo kiu estas monda problemo

  • Leo De Cooman's gravatar
    Leo De Cooman
    17/03/2015 04:12 am

    Min interesas novaĵoj el la alia flanko de la mondo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up