Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo alproksimiĝas al la rearbarigaj celoj por 2015.

En Kubo ekzistas porarbara programo kiu havas grandan taskon antaŭ si, tio estas kreskigi la arbarajn regionojn ĉefe en teritorioj damaĝitaj de sekeco kaj salinizado, sed rekuperi hidrografiajn fluejojn estas inter  la unuaj prioritatoj de tiu plano.
Estis anoncite ke la kuba rearbarigo-programo por 2015 estos plenumata antaŭ la planita tempo flanke de la specialistoj de la agrikulturo laŭ la evoluo de la nuna rearbarigo-ritmo de la sektoro.
Nuntempe la indikilo de arbaroj estas 28,66% de la tutlanda teritorio laŭ raporto de la ŝtata servo arbara (SEF) kaj la antaŭvidata plano estas 29,4 por la jaro 2015.
Al tiu sukceso kontribuas la novaj regularoj adoptitaj de la ŝtato por ampleksigi la partopreneblecojn de la homoj en la produktado de fruktaj arboj kaj la arbara aktivado.
Ĉiutage aliĝas pli da agrikulturistoj al la arbaraj farmoj kie oni laboras kun diversaj kultivoj, dum la arbaraj programoj progresas, laŭ asertis Isabel Russó, direktorino de la menciita centro.
Oni ankaŭ impulsas la kreadon de sistemoj agroarbaraj por altigi la kvanton de arboj en la insula pejzaĝo kiel alternativo por redukti la grundo-erosiadon, konservi la biodiversecon kaj subteni la nutran sekurecon.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-11-19
  • Esperanto 03-11-19
  • Esperanto 27-10-19
  • Esperanto 20-10-19
  • Esperanto 13-10-19
  • Esperanto 06-10-19
vizitkalkulilo

6632789

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4355
  • today: 1042
  • online: 114
  • total: 6632789