Eksesias internacia seminario pri nanosciencoj kaj nanoteknologio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-14 09:03:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la Kongresa Palaco de Havano eksesias la 5-a seminario internacia pri nanosciencoj kaj nanoteknologio konceptita kiel spaco de akademia debato kaj forumo por scienca interŝanĝo.

La honordoktoro pri nuklea fiziko kaj scienca asesoranto de la ŝtata konsilantaro de Kubo, Fidel Castro Díaz-Balart, deklaris ke oni atendas la partoprenon de spertuloj el 22 landoj, pli vastan ol en la pasinta evento en 2012 kiam ĉeestis pli ol 300 specialistoj pri tiu ĉi temo.

En la seminario okazos kursoj antaŭkongresaj pri Enkonduko de la Avangardaj Metodoj de Sondado por la biologio kaj medicino, oni ankaŭ debatos pri nanoskopio, nanoparteroj aplikataj al medicino kaj nanosekureco.

La seminario sesios ĝis la 18-a de septembro kaj ĝin organizis la centro pri avangardaj studoj de Kubo (CEAC) kaj la ŝtata konsilantaro de Kubo, desegnita  por la profesiuloj dediĉitaj al esploroj, evoluigo, novigado kaj edukado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up