Marcuba 2015: kreskas la partopreno de usonaj marsciencistoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-04 12:13:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 100 usonaj akademianoj ĉeestos la 10-an kongreson de marsciencoj Marcuba 2015, kiu sesios en la Kongresa Palaco de Havano de la 16-a ĝis la 20-a de novembro.

La prezidanto de la organiza komitato de la evento, la oceanografo Guillermo García, klarigis al la gazetaro ke temas pri la plej granda delegitaro de usonanoj iam partoprenanta tiujn ĉi eventojn, sed ne estas la unua; fakte la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj estis sendube decida en tiu ĉi kresko.

García precizigis ke ili prezentos 40 laborojn, kio ne estas tre  reprezenta, sed multaj interesiĝis partopreni kiel aŭdantoj, kaj krome okazos magistraj prelegoj kaj temo prizorgata de specialistoj de usonaj universitatoj.

Argelia Fernández, ekzekutiva sekretariino de la kongreso, elstarigis ke la programo de la evento inkluzivas specialan sesion pri la spertoj de la esplorlaboroj en  la Meksika Golfo, farita de kubaj kaj usonaj sciencistoj kun la celo koni la marsanecon de la zono.

Ŝi aldonis ke la kongreson partoprenos ĉirkaŭ 200 delegitoj el diversaj landoj, interalie, el Ĉilio, Salvadoro, Gvatemalo kaj Peruo, kiuj aliĝis por la unua fojo.

La integrala mastrumado de la marbordoj kaj la ellaboro de farmakologiaj produktoj surbaze de maraj plantoj, estos kelkaj el la temoj pli interesaj por la kubaj esploristoj, kune kun aliaj aktualaj temoj kiel la konservado de la biodiverseco, la sekvoj de la klimata ŝanĝo kaj la nutra sekureco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up