La bioteknologio konstruas pontojn inter Kubo kaj aliaj landoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-16 20:27:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La progresoj de la scienco, speciale la bioteknologio, havas rektan aplikon en la sanplibonigo de la kubanoj kaj ankaŭ allogas registarojn de aliaj landoj, kiel la kazo de la prezidento de Kostariko, Luis Guillermo Solis, kiu vizitas la insulon.

La kostarika prezidento vizitis la centron de genetika inĝenierado kaj bioteknologio en Havano, kie li renkontiĝis kun gvidantoj, esploristoj kaj teknikistoj de la prestiĝa esplorcentro,  ankaŭ  parto de la entreprena grupo BioCubafarma, kiu havas 236 sanitarajn registrojn aprobitajn en 57 landoj kaj efektivigas pli ol 50 esplor-kaj evolu-projektojn en la sferoj de biomedicino, agrikulturo kaj besta sano.

Ĝi ankaŭ havas novecajn produktojn bioteknologiajn kiuj kontribuas al preventado, diagnozo kaj traktado de 26 malsanoj.

La kontribuoj de la menciita centro estas uzataj en la kuracado de hepatito B kaj C, meningito, tipoj de kancero, anemioj kaj konjunktivito hemoragia, samkiel akuta koratako kaj ulceroj de la diabeta piedo.

Por tiu ĉi lasta malsano elstaras la kuracilo Heberprot-P kiu evitas la amputadon en la plejmulto de la kazoj, kio estas elpruvita per 100 mil pacientoj en la tuta mondo kaj aliaj 50 mil kubanoj kiuj estis sanigitaj per tiu medikamento.

Ĝuste en Kostariko oni efektivigas eksperimentan programon por pritaksi la bonfarojn de la produkto Heberprot-P kaj eble ĝin etendi tra la sansistemo.

La kostarika prezidento estis pozitive mirigita de la vizito al la centro de inĝenierado genetika kaj elstarigis ĝian gravecon pro ties potencialoj en la produktado de medikamentoj por preventi kaj trakti malsanojn kiel la diabeto.

 

Tiusence estis tre rimarkinde  ka la prezidento kostarika alte taksis la gravecon ke ambaŭ landoj kunlaboras en aspektoj kiel sano kaj la agrikultura evoluigo.

Temas pri vojo jam trairata de Kubo, ekzemple, kun Ĉinio, ĉar en la reciprokaj rilatoj la sfero de bioteknologio posedas elstaran pozicion.

La grupo de la industrioj bioteknologiaj  kaj farmaciaj, BioCubaFarma kaj la ĉina entrepreno Xinkexian Biological Technology interkonsentis de antaŭnelonge la patentajn permesilojn, investojn, provizadon kaj dsitribuadon de la terapeŭtika kuba vakcino Nasvac.

Ĝi pozitive efikas kun tre bonaj rezultoj kontraŭ la hepatito kronika B, malsano kontrolita en la insulo, sed damaĝanta milionojn da personoj tutmonde.

La vizitoj kaj rekonoj de personecoj politikaj kaj sciencaj pri la laboro de la kuba centro de inĝenierado kaj bioteknologio, konsistigas ĝojigan motivon por ties laboristaro, dediĉitaj al tiom noblaj celoj.

Ekzistas kialoj por laŭdi  tiujn, kiuj per siaj streboj kaj kreivemo kontribuas al tio ke la scienco, la teknologio kaj la novigado impulsu la ekonomian kaj socian evoluon de Kubo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up