La pianisto Frank Fernández: odo al la Patrolando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-27 18:26:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 27 nov (RHK-PL) La elstara kuba pianisto Frank Fernández esprimis ke la ĉiutaga verko estis kaj estos la plej bona omaĝo farebla al la historia gvidanto Fidel Castro.

La elstara pianisto esprimis sian konsternon pro la okazaĵo, kaj rimarkigis la koincidon pri tio ke Fidel Castro forpasis en la sama dato en kiu 60 jaroj antaŭe li ekiris de Meksiko  kune kun aliaj 81 viroj, en la ĵaĥto Granma, direkte al Kubo, kun la celo iniciati la revolucian batalon en la insulo.

La premiita pianisto memoris ke por la unua de januaro 1999 li komponis verkon nomatan Odo al la Patrolando, kiu estis inspirita en Fidel, okaze de la 40-a datreveno de la revolucia venko.

La muzikisto partoprenis tiun omaĝon laŭ peto de Raúl Castro, la nuna prezidento, kaj Fernández asertas ke temas pri io neforgesebla, ĉar la verko havis sian premieron en la orienta provinco Santiago de Cuba en ĉeesto de Fidel.

Li staris sur la sama balkono en kiu la 1-an de januaro 1959 li esprimis sian unua paroladon  al la popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up