Eusebio Leal: Premio de la Granda Teatro de Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-02 10:44:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La doktoro Eusebio Leal Spengler, direktoro de la Oficejo de la Historiisto de Havano, ricevis la Premion Granda Teatro de Havano Alicia Alonso, dum speciala vespero de la Nacia Baleto de Kubo (BNC) omaĝe al la 58-a datreveno de la Revolucio.

La kultura prezento, pensita kiel omaĝo speciala al la memoro de Fidel Castro, komenciĝis per videoprezento kiu revuis la ligon kreitan de la historia gvidanto de la revolucio kaj la BNC, per la figuro de Alicia Alonso, unua eminenta baletistino.

Oni dankis tiun homon kiu ebligis la ekziston de kompanio kiel tiu ĉi por ke la kubanoj ĝuu la arton de la baleto, kiu ebligis al Kubo okupi altan lokon en la geografio de la monda danco, precizigis la katalogo prezentita  de la BNC.

Siaflanke, dro. Leal esprimis sian dankemon pro tiu premio, kaj elstarigis la rolon de Alicia,  kiun li difinis kiel “stelo de diamantoj en la libera hararo de Kubo”.

Li memorigis la motivojn kiuj ligas lin al la eminenta baletistino kaj emfazis sian rekonon al ŝi kiel simbolon de forto, beleco, defio kaj morala alteco.

Fine, la publiko ĉeestanta ĝuis la prezenton de la baleto  “Cascanueces”, plenan je junularo kaj talento, interpretita de la unuaj dancistoj Sadaise Arancibia, Anette Delgado, Dani Hernández, José Losada, Grettel Morejón, Yanela Piéra kaj Viengsay Valdés.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up