Oktobro: Agotagoj de la nacia kulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-10 10:26:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Memorigo pri la unuafoja kantado de la himno La Bayamesa

La 10-a de oktobro markas komencon de vasta programo de aranĝoj tra la tuta lando ĝis la 20-a, okaze de la Agotagoj por la nacia kulturo.

La agotatoj sub la devizo “Per la sama stelo”, inkluzivos koncertojn, diskoprezentojn, metiejojn, kolektivajn ekspoziciojn de artistoj de la plastikaj artoj, kaj turnirojn de artaj brigadoj tra komununoj de malfacila aliro, interalie.

Dediĉita al la 150-jariĝo de la komenco por la sendependiĝo, kaj al la unuafoja kantado de la himno de Bayamo, hodiaŭ la nacia himno de Kubo, la agotagoj estos markitaj de memoroj pri momentoj de la nacia naskiĝo, kaj ankaŭ al datrevenoj de elstaraj kubanoj.

Al tiu ĉi festo aliĝos la Nacia Baleto de Kubo, kiu festas sian 70-an jaron; oni ankaŭ celebras la 90-jaran naskiĝdatrevenon de Ernesto Che Guevara; kvar jardekojn de la sistemo de kulturdomoj kaj omaĝos  la kuban muzikpunkton(kamparan) , kiu estis aldonita al la listo de homara senmateria heredaĵo de la Unesko.

La tago de la nacia kulturo, la 20-an de oktobro, estis deklarita en aŭgusto de 1980 kaj ĝi memorigas la unuafojan kantadon de la himno de Bayamo, hodiaŭ Nacia Himno. Ĝi signas la naskiĝon de identiga konscienco. Oni festas ĝin inter la 10-a de oktobro, tago de la sendependiga batalkrio kaj la 20-an de oktobro, per agotagoj tra la tuta insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up