Tago de la Indiĝena Rezistado: 3-a kolokvo pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-12 15:17:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Domo de Amerikoj: 3-a internacia kolokvo pri indiĝenaj kulturoj. foto. M.Gutiérrez

Tiun ĉi 12-an de oktobro finiĝis en Havano la 3-a internacia kolokvo de studoj pri originaj kulturoj de Ameriko kiu sesis ekde la 9-a de oktobro en la sidejo de Domo de Amerikoj.

La 12-an de oktobro, en okcidento festata kiel Tago de la Hispaneco, estas la Tago de la Indiĝena Rezistado en Ameriko, la tago de la valoroj kaj forto de la originaj kulturoj de nia kontinento, kialo esenca por celebri tiun ĉi kolokvon, kiu estas inter la ĉefaj agoj de la programo de studoj pri originaj kulturoj starigitaj en 20111 de tiu ĉi kultura institucio kuba konata kiel Domo de la Amerikoj.

La kolokvon partoprenis reprezentantoj de originaj popoloj kaj komunumoj de Meksiko, Gvatemalo, Kolombio, Kanado, Usono, Brita Kolumbio, Ĉilio kaj Kubo, kaj studemuloj de Italio, Britio kaj Rusio.

Oni traktis pri publikaj politikoj kaj indiĝenaj lingvoj, pri lingva dokumentado rilate lingvojn en riskoj, rajtoj kaj defioj. Ankaŭ  pri kultura kaj lingva revigligo en hindameriko, lingva justico kaj aliaj temoj.

La kolokvo ankaŭ atentigis speciale pri la Jaro Internacia de Indiĝenaj Lingvoj en 2019 laŭ la deklaro de UN.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up