40-a internacia festivalo de nova latinamerika kinoarto.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-07 09:54:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
40-a Festivalo  latinoamerikano de kinoarto Havano

Havano, 7 dec (RHK) Komenciĝis en tiu ĉi urbo la 40-a eldono de la nova latinamerika kinoarto (Fincl), kie konkursos proksimume 400 filmoj de pli ol 40 landoj.

La teatro Karl Marx, scenejo de grandaj okazintaĵoj, estis la scenejo por transdoni la premion Plateno de la iberoamerika kinoarto al la Fincl pro ties kontribuo al riĉigo de la latinamerika kaj kariba kulturo, interalie.

Aliflanke, la instituto Sundance de Usono ricevis la premion Honora Koralo pro ties konstaata kunlaboro kun la festivalo de Havano dum 30 jaroj. La instituto, fondita de la aktoro Robert Redforf, impulsas la talenton de kubaj artistoj el diversaj manifestacioj.

Laŭ mesaĝo de la prezidanto de Sundance, Robert Redford, li esprimis sian dankon pro la Honora Koralo al la institucio usona kaj ankaŭ aldonis ke la konekto kun la festivalo malfermis dialogon artistan necesan, de ambaŭ partoj, kiuj ricevis bonfarton kaj nutris sin en la aŭdvida realigo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up