La 13-a bienalo de Havano impulsas verkojn de junaj artistoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-28 09:48:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉirkaŭ 200 artaj projektoj de pli ol 800 artistoj, formas la prezenton flankan de la 13-a Bienalo  de Havano, kiu komenciĝas la 12-an de aprilo en tiu ĉi urbo.

Laŭ informo diskonigita de la organizantoj, la prezento okazos en diversaj havanaj scenejoj kaj eblos proksimiĝi al malsamaj generacioj de kreanoj, surbaze de la kondiĉo montri la plej bonan arton de Kubo en la nuntempo.

La ekspozicioj flankaj estas formitaj de 210 projektoj kaj povus aliĝi pliaj. Ĝi trairos pli ol 8 distriktojn havanajn kiel kolektivaj, personaj kaj dupersonaj ekspozicioj, malfermaj studioj kaj intervenoj en publikaj spacoj.

La 13-a Bienalo de Havano funkcios ĝis la 12-a de majo kaj jam konfirmis sian ĉeeston artistoj el 50 landoj, kies kreaĵoj estos je dispono de la publiko en galerioj, muzeoj, centroj klerigaj, publikaj lokoj, kun la ideo impulsi la verkon de junaj artistoj kaj ties novaj formoj koncepti kaj produkti sian arton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up