Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Tiu ĉi estas la plej bela terpeco kiun homaj okuloj iam vidis.

Laŭ tekstas en la Taglibro pri navigado, estas sciata, ke tiun frazon elparolis Kristoforo Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492.
 
La celo de lia vojaĝo estis eltrovi oron, sed  nova mondo donacis al li multajn aliajn belaĵojn.   La sekvintan jaron la admiralo revenis al tiu ĉi hemisfero, kaj post eltrovo de la insulo Porto Riko kaj Antiloj Malgrandaj, li denove trafis Kubon kaj konkludis,  ke ĝi estis kontinento.

 En postaj jaroj Kubo restis forgesita pro sia manko de oro, sed la reĝo Fernando daŭre atentigis pri ĝi kun la celo precizigi ĉu ekzistis aŭ ne oro. Laŭ atestas historiaj dokumentoj en 1509, Sebastián de Ocampo ĉirkaŭiris Kubon per du karaveloj, kaj post 6 aŭ 8 monatoj da vojaĝado li anoncis, ke Kubo estas insulo.



En la sama jaro, la leŭtenanto Diego Velázquez ricevis la taskon okupi la insulon kaj raporti pri la ekzisto aŭ ne de oro. Li kun proksimume 300 homoj, elŝipiĝis en 1511 proksime de Maisí  kaj komencis la konkeron.

La indiĝenoj malforte reagis, kaj sendube kun timo al tiuj armitaj kaj strange vestitaj homoj kvazaŭ "dioj". La ĉefa gvidanto de la indiĝena defendo kontraŭ la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj bruligita.
Sekvis longa historio de kruelaj traktoj, perfortaj laboroj kaj submetigo de la insulaj indiĝenoj kiuj relative rapide forpasis ene de la sekvaj 50 jaroj, kvankam pluraj esploristoj nuntempe koincidas asertante ke oni ne povas paroli pri kompleta malapero de la aŭtoktona loĝantaro, eĉ spite al la bedaŭrinda rapida forpaso de multaj praloĝantoj.

Post la konkero de la tuta insulo, Diego Velázquez fondis la 7 unuajn vilaĝojn de la insulo, inter la jaroj 1512 kaj 1519, nome: Trinidad, Sancti-Spíritus, Santa María del Puerto Príncipe, Santiago de Cuba, La Habana, Bayamo kaj Baracoa.
 
Ili ĉiuj estas daŭre konservataj, renovigataj kaj apartenas al tuta programo de konservado impulsata de la kuba ŝtato kaj de aliaj kulturaj institucioj kaj organismoj internaciaj. 
 
Nu, la 27-an de oktobro estas nomata la tago de la rasoj, tago de la eltrovo de novaj teroj, sed ĝi fakte reprezentas la tagon kiu iniciatis novan eraon, interkulturan procezon kiu estis jam altrudo de nova kulturo kaj lingvo kaj tradicioj, por multaj, komenco de granda skismo en la vivo de la tiamaj loĝantoj en niaj amerikaj teroj, konkeritaj kaj ekspluatataj dum jarcentoj, kies pasinteco ankoraŭ havas fortan stigmon en la vivo de niaj popoloj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3862835

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4903
  • today: 1071
  • online: 152
  • total: 3862835