Trinidado festas datrevenon de monda meti-arta urbo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-18 10:09:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Trinidado, la tria urbo fondita de hispanoj en Kubo en 1514

La unua datreveno de la proklamo de la urbo Trinidado kiel meti-arta urbo de la mondo, estis festatata ĉi-17-an de septembro en la bela kolonia urbo situanta en la centrosuda parto de Kubo.

La ĉefaj ŝton-stratoj de la tria vilaĝo fondita de la hispanoj estas transformitaj en muzeo subĉiela, kie la metiistoj laboras, prezentas kaj vendas siajn artaĵojn.

Cetere, la projekto Varpo evoluigita de diversaj generacioj de kreantoj, kiuj per siaj manoj sukcesis belajn artaĵojn, malfermis la vojon por ke la loĝantoj de Trinidado fariĝu la unuaj en Kubo atingi la kondiĉon de Meti-arta urbo  de la mondo, flanke de Unesko.

La kolonia urbo Trinidad,  nuntempe konsistigas nepran vizitindan lokon por ĉiu persono kiu aprezas artitekturon, manartaĵojn kaj  historion. La iama vilaĝo de la Sankta Trinidado en la centra regiono de la insulo, nome en la provinco Sancti Spiritus,  gardas  gravan arkitekturan kaj naturajn riĉaĵojn subtenatan de  kvin jarcentoj de historio kaj varia gamo de tradicioj.

La urbon ĉirkaŭas montoj el abundaj arboj kaj famaj valoj kie videblas restaĵoj de antikvaj sukerfabrikoj ankoraŭ konservataj. En tiu regiono situas, krome, la montoĉeno Escambray, lulilo de la plej variaj vegetalaj formoj, ekde la senparaj arboreskaj filikoj kaj sovaĝaj orkideoj ĝis la arbaroj de koniferoj aldone al la komplemento donata de kelkaj endemiaj specoj en la faŭno.

La teritorio, kiu estas unu el la unuaj vilaĝoj fonditaj de la hispanoj en la insulo, en 1514,   ankaŭ posedas vastajn sistemojn de kavernoj, kiuj enhavas la plej diversajn historiojn ligitajn al la ekzisto de la kubaj praloĝantoj en tiu regiono.

(foto el la profilo de Mery Viciedo en facebook)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up