Festo de la okuloj: 41-a Internacia KinFestivalo Latinamerika de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-02 09:52:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
41-a KinoFestivalo Latinamerika de Havano

La kuba ĉefurbo sin preparas por okazigi la 41-an latinamerikan kinofestivalon, evento kiu konsistigas kulturan manifestacion tre ŝatatan de la kubaj kinoamantoj.

De la 5-a ĝis la 15-a de decembro, la kinofestivalo sesios en la kuba ĉefurbo kaj ĝi estos aparte dediĉita al la kinofaristo kaj dokumentisto kuba, Santiago Álvarez.

La festivalon aŭspicias la ministerio de kulturo kaj la kuba instituto de arto kaj kinematografia industrio, krom aliaj institucioj eksterlandaj kiel la flugkompanio Copa airlines.

La kinofestivalo de Havano klopodas arigi la plej bonan de la regiona kinoarto dum la jaro, kaj ĝi atestas pri la realo kiu kreas ĝin.

Ĉi-jare la organizantoj transdonos honoran koralpremion al la kuba kinofaristo Manuel Pérez, gajninto de la nacia premio de kinoarto, kaj ankaŭ al la argentina produktistino Lita Estantic, unu el la emblemaj kinofaristoj de la nova argentina kinoarto de la naŭdekaj jaroj.

Sendube, la 41-a eldono de la internacia kinofestivalo de Havano, estas granda festo por la kinoamantoj, kiuj dum 10 tagoj povos ĝui la plej kvalitan filmografion de latinameriko, krom aliajn prezentojn de invititaj landoj de Eŭropo kaj Usono.

Same okazos fakaj libroprezentoj, ekspozicioj, teoriaj debatoj pri kinoarto en la regiono kaj aliaj kulturaj programeroj. Kiel ĉiujare, pluraj miloj da kubanoj kaj vizitantoj plenigos la kinejojn de Havano por ĝui la feston de kinoarto en la kuba ĉefurbo kiu daŭre festas sian 500-an jubileon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up