Festo kaj homvarmo: Festivalo de Salso en Cuba 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-20 10:24:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Víctor Manuelle, kantisto kaj produktisto portorika

Inter la 25-a de februaro kaj la 1-a de marto kunvenos en la Club 500 muzikistoj kubaj kaj eksterlandaj en la V-a Festivalo de Salso en Cuba 2020, sub la gvido de la elstara muzikisto kaj produktisto Maikel Blanco, gvidanto de la muzikensemblo Salsa Mayor.

La festivalo plifortigos la altajn valorojn de la kulturo evoluigita de nia lando per montrado de la plej bonaj talentoj de la popola muziko kuba.

La festivalo havos inter siaj plej elstarajn momentojn, la prezento unuafoja en Kubo, de la kantisto, komponisto kaj produktisto portorika Víctor Manuelle kun sia orkestro, kiu fermos la festivalon per koncerto.

Laŭ informis la organizantoj, ĉiutage prezentiĝos tri aŭ kvar orkestroj, kiuj je la 8-a vespere koncertos, antaŭitaj de dancensembloj, figurantoj, Djs, ĉiuj  reĝisoritaj de la provinca centro de spektakloj kaj karnavaloj, kiuj ekos ekde la 4-a posttagmeze. Ankaŭ okazos danclecionoj de afrokubaj ritmoj por la eksterlandaj ĉeestantoj.

Tre elstaraj kubaj orkestroj sin prezentos dum la salso-festivalo, interalie, Manolito Simonet kaj Los Van Van, Eliades Ochoa, Alain Perez, NG La Banda, Alexander  Abreu, Adalberto Álvarez kaj aliaj elstaruloj de la salso en Kubo.

La festivalo de la salso ofertas multajn tagojn de muziko, ĝojo kaj homvarmo, tiu kiu spite al la malfacilaĵoj kaj agresemoj eksteraj, neniam ĉesos kaj ankaŭ bonvenigas eksterlandajn vizitantojn pretaj ĝui kun ni en bonaj kaj en malbonaj okazaĵoj. Tiel estas la kubanoj kaj plu estos ĉiam, konfirmis la organizantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up