Nova disko de la kuba trobadoro Silvio Rodríguez

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-12 09:26:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba trobadoro Silvio Rodríguez diskonigos venontjunie en la ĉefaj ciferecaj platformoj la diskon Por la atendo. Antaŭe oni prezentos 4 kanzonojn de la disko komence la 15-an de majo.

La kantisto sciigis  per noto diskonigita de la studio Ojalá, ke tiu ĉi disko Por la atento, inkluzivas kelkajn kanzonojn kreitajn dum la lastaj jaroj.Ĉiukaze estas la unuaj versioj faritaj malmulte da tempo post esti komponitaj. La instrumentoj kaj voĉoj aŭskultataj estas li mem, farante notojn por posta evoluigo.

Silvio esprimis ke tiun ĉi diskon li dediĉas al la memoro de kelkaj amikoj, eminentaj kreintoj forpasintaj dum la lasta monato kiel Tupac Pinilla, Juan Padrón, Luis Eduardo Aute, Luis Sepúlveda kaj Oscar Chávez.

La disko estis sonregistrita, miksita kaj mastrumita en la studio Ojalá en Havano inter la jaroj 2010-2020 kaj ĉiuj kanzonoj estis komponitaj kaj kantataj de Silvio Rodríguez.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up