Juan Formell: difino de vera muziknoviganto

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-05 23:06:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La spontana tributo antaŭ la cindroj de la elstara muzikisto, la popolaj laŭdoj sur la stratoj de la tuta lando kaj la televidaj kaj amaskomunikilaj noticoj kaj programoj dediĉitaj al Juan Formell por revui la enorman kaj bonan verkon kreitan de lia muzika ensemblo nomata Los Van Van, estis evidenta pruvo pri kiom profunde kaj sincere lia muziko rolis kaj plu rolos en la kuba muzika panoramo de la lastaj 44 jaroj.
Naskiĝinte en Havano en 1942, Formell edukiĝis en muzika familio, speciale lia patro estis lia modelo kaj  iniciatinto rilate la muzikan lernadon, sed multon li memlernis kaj poste kun aliaj elstaraj tiamaj muzikistoj kaj profesoroj.
 
La novaĵo pri la fizika malapero de Juan Formell, kiu neatendite forpasis ĉi-unuan de majo en Havano, ankoraŭ eĥas ne nur enlande sed ankaŭ en pluraj landoj, aparte en Latinameriko, kiu dum la lastaj semajnoj de aprilo ankaŭ perdis aliajn elstarulojn kiel Gabriel García Márquez el Kolombio, Cheo Feliciano el Portoriko, Sonia silvestre el Dominika Respubliko, i.a.
 
Formell estis kreinto talenta kaj natura kaj tial li gajnis la popolan koron per sia muzika kreado kaj personeco.
 
Pluraj muzikologoj, kaj la popolo  muzikamanta kaj dancamanta,  kiu dum pluraj jaroj sekvis la elstaran karieron de tiu kuba muzikisto kaj genia komponisto, iam baptis lin socia kronikisto.
 
 Lia arto estis konata kaj rekonata en pluraj scenejoj internaciaj kaj ankaŭ liaj diskoj estis akiritaj kaj ĝuataj de amaso da homoj tra la mondo, aparte en Latinameriko kaj Usono.
Estis unu el la figuroj plej gravaj de la muzika popola kulturo kuba de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Fondinto kaj direktoro dum pli ol kvardek jaroj de la legenda orkestro Los Van Van. Li scipovis subteni specialan sonorecon en favora ĉirkaŭaĵo al la ekzisto de tiaspecaj grupoj.
“Li ĉiam deklaris ke por li Kubo kaj la kubanoj estis inspirofonto por lia arta kreado”.
Juan Formell, estis  rekonata per pluraj distingoj, inter alie, la Nacia Premio de Muziko; li ricevis la titolon Honordoktoro de la Supera Instituto de Arto en 2010 kiel rekono al liaj kontribuoj al la kuba kulturo, speciale pro ties laboro kiel direktoro de la ĉefa orkestro de la popola dancmuziko, Los Van Van dum pli ol 40 jaroj
Li ankaŭ ricevis  la usonan premion Grammy, kaj la specialan premion al la muzika ekscelenco 2013  donita de la Latina Akademio de sonregistrado, tio estas Grammy Latino,  la pasintan novembron en Usono.
Milionoj da kubanoj priploras la forpason de Juan formell, kies muziko dancigis kaj dancigas la kuban popolon jam de antaŭ 45 jaroj. Li estas nomata kiel la “vera difino de noviganto de la muziko”
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up