Pli ol 2 mil verkoj en la kinofestivalo de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-02 15:58:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 2 mil verkoj estas enskribitaj en la internacia kinofestivalo de Havano, laŭ informis  la organiza komitato de la evento.

Temas pri filmoj, neeldonitaj sriptoj kaj afiŝoj, kiuj devas ankoraŭ pli nombriĝi pro tio la la aliĝperiodo ne estas ankoraŭ fermita por la premio de postproduktado.

La alvoko por la unuaj tri kategorioj menciitaj fermiĝis pasintdimanĉe, kun totalo de 1818 proponoj, kiuj konkuras por la kategorioj de filmoj longaj kaj mallongaj, jen finkciaj jen dokumentaj kaj bildrakontaj filmoj; kro, 823 skriptoj neeldonitaj kaj 205 afiŝoj.

La internacia kinofestivalo latinamerika de Havano okazos inter la 3-a kaj 13-a de decembro.

La prezidanto de la evento, Iván Giroud, asertis ke la organiza komitato de la plej malnova kinofestivlao de la regiono, organiziĝas por  okazigi la festivalon en scenejo, kie strike regos reguloj de higieno kaj sano, laŭ la postulo de la novaj realo meze de epidemiologia situacio travivata de la mondo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up