Memore al Mario Benedetti en ties centa naskiĝtago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-14 14:00:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Neniu, escepte de iu ajn kaptita de la virusoj de envio kaj mezvaloro, pridubigas la poetan staturon nek la profundon de la verko proza de la urugvajo Mario Benedetti, kies centa naskiĝdatreveno estas prifestata ĉi-14an de septembro.

Poeto, romanisto, dramaturgo, rakontisto kaj recenzisto apartenanta al la generacio de 45, Benedetti uzis por komunikado kun siaj legantoj la nomatan civitanan literaturon.

“Hieraŭ estis yesterday/por bonaj farmistoj/ sed bonŝance nia morgaŭo/ ne estas tomorrow/Mia morgaŭo estas mia/morgaŭo kiu estas ĉiesa/la mia finiĝos morgaŭ/sed transvivas la alia.”

Por konservi sian vastan verkaron, tradukitan al pli ol 25 lingvoj, per sia  testamento li kreis la Fondaĵon Mario Benedetti, kiu protektas lian verkadon, subtenas la literaturon kaj estas batalilo favore al la homaj rajtoj.

Lia poezio ankaŭ eniris la mondon de muziko per propraj sonregistraĵoj legante siajn poemojn. Krome, li komponis kanzonojn kaj pluraj muzikistoj kiel Daniel Viglietti, Joan Manuel Serrat aŭ Nacha Guevara metis muzikojn al liaj versoj.

En 2005, Mario Benedetti prezentis la poemaron Adiaŭoj kaj bonvenoj kaj en tiu okazo oni prezentis la dokumentan filmon Veraj Paroloj, de Ricardo Casas, unu el la plej kompletaj pri la vivo kaj verko de la elstara poeto.

Benedetti forpasis la 17-an de majo 2009. Kelkajn jarojn post lia forpaso, la rekono al la verkaro de Mario Benedetti ree fortiĝas. En Hispanio, la instituto Cervante organizis internacian kongreson por la nuna jaro 2020, kaj en Urugvajo, la fondaĵo organizis ekspozicion de pentraĵoj kaj prelegoj. Krome, en la sociaj retejoj la versoj de Benedetti ripetiĝas senlace.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up