Monda Tago de Radio 2021: evoluo, novigo kaj konekto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-12 17:09:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Monda Tago de la radio 2021 foto: Unesco

La 13-an de februaro fariĝis Monda Tago de la Radio en 2011 kiam Unesko tion  proklamis,   kaj sekvajare, en 2012,  la ĝenerala asembleo de UN adoptis ĝin.

La radio estas potenca ilo por celebri la homaron en sia diverseco kaj konsistigas platformon por demokratia diskurso. En la monda skalo, la radio daŭre estas la plej konsumata amaskomunikilo.

Ĝia kapablo atingi plej vastan aŭdantaron signifas ke la radio povas speguli la socian diversecon, povas iĝi scenejo por ke ĉiuj voĉoj esprimu sin, estu reprezentataj kaj estu aŭskultataj.

Por celebri ĝin en 2021, Unesko alvokas ĉiujn radiostaciojn festi la dekan datrevenon de tiu ĉi evento kaj  la pli ol centdekjaran ekziston de la radio.

La ĉi-jara celebro dividiĝas en tri ĉefajn subtemojn, nome, Evoluo, tiel ke la mondo ŝanĝiĝas, la radio evoluas.  Temas pri la rezistemo de la radio kaj ties daŭripovo.

La dua temo estas, novigo, tiel ke la mondo ŝanĝiĝas kaj la radio adaptiĝas kaj novigas. Estas fakto  ke la radio devis adaptiĝi al la novaj teknologioj por plu esti la amaskomunikilo de la movebleco, alirebla ĉie kaj por ĉiuj.
Kaj la tria temo estas konekto, tial ke la mondo ŝanĝiĝas kaj la radio konektiĝas.

Tiu ĉi subtemo reliefigas la radiajn servojn por nia socio: katastrofoj naturaj, sociekonomiaj krizoj, epidemioj, ktp.

En Kubo, la  asocio de Unuiĝintaj Nacioj (ACNU) festis la mondan tagon de la radio kun speciala omaĝo al Radio Havano Kubo, kiu festas sian 60-jaran jubileon. 

Pro la nuna epidemiologia situacio, la porokaza ceremonio okazos en venonta momento decidota. Tamen, per informo donita de la ACNU, diversaj amaskomunikiloj  diskonigis ke en Kubo, la Monda Tago de radio 2021 celebras  la 60-an jubileon de Radio Havano Kubo, via amika voĉo trairanta la mondon! Gratulojn al ĉiuj radioamantoj kaj radiofaristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up