Kovrante forestojn: omaĝe al Omara Portuondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-03 10:54:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba  trobadoro Nelson Valdés kun la kantisto Leoni Torres, produktis videoklipon  omaĝe al la kuba kantistino Omara Portuondo, la stelulino de Buena Vista Social Club.

La klipo nomata Kovrante forestojn, estis reĝisorita de Yeandro Tamayo kunlabore kun la memstara entrepreno Puntilla Films, kaj oni ĝin premieros en la kuba televido.

La materialo omaĝas la kantistinon ekde liriko plena je belaj paroloj kaj kun muzika aranĝo de Roniel Alfonso.

Laŭ asertis Valdés, ekde intima kaj simpla kunteksto, la klipo kantas al tiu ĉi virino kiu kovras ĉiujn forestojn ene de la kuba muziko kaj interpretas majstre ĉiujn ĝenrojn.

La kanto estis komence el la ĝenro nomata  “filin” (sento), post la aranĝoj ĝi restis en la salsa sonoreco kaj tio min plezurigas, asertis Valdés.

La laboro estis tre agrabla, interalie ĉar Leoni, kiu estas unu el la junaj muzikistoj pli gravaj, akceptis la ideon kun korinklino kaj ni sonregistris ĝin kun kelkaj muzikistoj de la ensemblo Havana D Primera kaj José Luis Cortés, kiu aldonis flutan solon belegan, aldonis Valdés.

Li asertis ke tiu ĉi simpla disko apartenos al alia disko baldaŭ sonregistrota kun la eldonejo Bis Music kaj en ĝi kunlaboros aliaj artistoj kiel Alexander Abreu kaj David Blanco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up