Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Novembro en Havano: vidindaĵoj ĉe Placo de Sankta Francisko

En la monato novembro la urbo Havano festas sian naskiĝdatrevenon per diversaj proponoj kaj sendube en la malnova Havano kolektiĝas pluraj vidindaĵoj kiuj pravigas ĝian popularecon kiel vizitenda promenejo.

Unu el la arkitekturaj juveloj de nia lando, la Malgranda  Baziliko  kaj Monaĥejo Sankta Francisko de Asizo, situas ĉe la samnoma Placo kaj formas tutan emsemblon en la historia centro de la Malnova Havano, deklarita de UNESCO kiel Homara Heredaĵo en la jaro 1982.

Mistraktita de la tempo kaj la forgeso, la malgranda baziliko renaskiĝis danke al bonfaraj manoj la 4-an de oktobro de la jaro 1994. La mistika aero de tiu ĉi monaĥejo, tiama domo de franciskanaj monaĥoj, eble ankaŭ la malseka odoro de ĝiaj dujarcentaj muroj, la magio de ĉio kion ĝi sugestas kaj kaŝas, kunformas ekskluzivan etoson en unika urba spaco.

En sunsubiro, sub bildo de krucumita Kristo, juvelo de la kolekto de sakrala arto, realiĝas miraklo en mirinda koncerthalo destinita al korusa kaj ĉambra muziko.

Ĝiaj majesteco kaj grandiozeco mirindas, ĝia ĉirkaŭaĵo donas al la animo nepriskribeblan ĝuon. En 1579 franciskanaj monaĥoj akiris la terpecon sur kiu dum dekdu jaroj konstruiĝis la tiamaj templo kaj monaĥejo de Sankta Francisko de Asizo.

La templo konsekrita en 1739, tuj fariĝis preferata de la havana socio pro la malavareco de ĝiaj spacoj. Depost 1842, kiam la hispana ministerio pri financoj forprenis la posedaĵojn de la klerikaro, komenciĝis por la domo longa periodo de transformoj el kio rezultis malapero de sennombraj valoraĵoj tie konservitaj.

Dum posta periodo ĝi rolis magazenon, doganan deponejon kaj poŝtoficejon. Ĉirkaŭ la jaro 1850 oni devis malkonstrui la preĝejan absidon kaj kupolon pro la damaĝoj kaŭzitaj de uragano en 1846.

Nur fine de la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, komenciĝis arkeologiaj laboroj en la konstruaĵo kaj dum la elfosadoj estis eltrovitaj kelkaj kriptoj kaj pluraj keramikaĵoj, kiuj senvualigis novajn detalojn pri ĝia historio.

Post funda restaŭrado kiu sukcese revigigis originalajn elementojn de la domo, oni inaŭguris la preĝejon kaj ĝian monaĥejon. Nuntempe funkcias tie muzeo pri sakrala arto kaj estis inaŭguritaj pliaj spacoj ĉirkaŭaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3851898

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4569
  • today: 3285
  • online: 180
  • total: 3851898