Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

De soneo ĝis salso.

Kuba muziko kaj dancoj popularaj estas sufiĉe vaste konataj tra la tuta mondo kaj aparte ĝuataj de dancistoj jen amatoraj jen profesiaj kiuj plezure dancas ritmojn el latinamerika deveno, aparte kubajn ritmojn.
 
La origino de tiu muzika ĝenro nomata SON en la hispana lingvo, tio estas, SONEO,  ankoraŭ tre diskutatas de multaj personoj, kaj ofte oni trovas respondon en rekantaĵoj tre popularaj kiel tiu de Miguel Matamoros, kuba muzikisto el la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, kies fama soneo esprimas ke “Soneo venas el monto, tamen oni ĝin kantas en la ebenaĵoj”,  tio signifas, ankaŭ en la urboj.

Ne ekzistas duboj pri la radikoj de tiu muzika ĝenro kiuj implikiĝas kun afrikaj kaj hispanaj ritmoj. Ĝia origino, evoluo, sono, koreografio kaj socia uzo,  transformis ĝin en esprimilon taŭgan kaj reprezentan de la malriĉaj socitavoloj.

Oni diras ke soneo transiris de la orienta regiono de Kubo al la okcidento fine de la deknaŭa jarcento. Ĝi eniris Havanon komence de la dudeka jarcento, tiam ludata kaj kantata de soldatoj, kaj ĝia formato kaj strukturo pliriĉiĝis.
 
En la jaro  1920 aperis la sesopaj grupoj kiuj starigis novajn manierojn ludi tiun ritmon  ŝanĝante la historion de la popola muziko. Tiel soneo iĝis la sona  eksponanto pli sinkretisma de la kuba kultura identeco, laŭ asertas la esploristo Odilio Urfé.
 
La unua apogeo de la kuba muziko ekestis pro alveno de soneo al Havano. La verkisto kaj muzikologo Alejo Carpentier raportis el Parizo en  la jaro 1932 ke, “soneo kaptas la dancejojn, tabakon, la muzik-halojn. Mortis jazo kaj tango. Vivu soneo!”

Fakte tiu ĉi muzika ĝenro miksiĝis kun aliaj ritmoj: danzono, rumbo kaj kreis novajn ĝenrojn kiel mambo kaj cha cha cha.
 
Sepdek jarojn poste, fine de la dudeka jarcento soneo ekvigliĝis per surpriza renaskiĝo. La akustika kaj tradicia sonoj reakiras gravecon. Arkaikaj kaj respektindaj instrumentoj kaj muzikistoj leviĝis kun nova digno.

La publiko alvokas la maljunajn soneistojn. La germano Win Wenders filmis la konatan dokument-filmon Buena Vista Social Club kaj tiel la prezento de soneo voĉe de ties malnovaj kantistoj kiel Compay Segundo, Ibrahim Ferrer, Eliades Ochoa, interalie, realigas iliajn revojn neatendite. Finfine, la soneo reinvadas la terglobon per siaj kantaĵoj kiel “milde mi plej ĝuas ĝin.”
 
Oni povas ĝui kuban soneon jen dance jen nur aŭde kaj ankaŭ sub la komerca nomo Salso kiel modernigita versio de la sama trunko. Ĝi konsistigas simbolon de kuba nacia kulturo kaj plezurigas milionojn da homoj tra la mondo. La kubanoj fieras pri sia ritma trezoro kaj soneo estas unu el la plej altaj manifestacioj de la antila kulturo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3847708

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4656
  • today: 3664
  • online: 208
  • total: 3847708