La Nacia Sepopo de Kubo prezentos 20 koncertojn en Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-17 18:25:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĝenerala direktoro de la muzika ensemblo, Francisco Oropesa, komponisto kaj produktisto konata en la arta mondo kiel El Matador, esprimis ke la sepa turniro de la muzika ensemblo tra Usono okazos en oktobro kaj novembro  tra kelkaj scenejoj, inter ili la konata klubo nokta Conga Room, de Los Angeles.

Li esprimis al la informagentejo Prensa Latina, ke la grupo esperas daŭre havi bonan akcepton de la usona publiko, kiel okazis ĝis nun.

Por li, la muziko “estas bona okazo krei pontojn inter Kubo kaj Usono, kaj sendube ĝi povas esti vojo de alproksimiĝo; en la insulo ni pretas solvi  ĉiujn situaciojn”.

La nacia sepopo ĵus prezentis sin antaŭ centoj da personoj en la koncertejo Lehman Center for The Performing Arts, en Bronx, kie ili  dividis la scenejon kun la orkestro Broadway.

La grupo estis fondita en 1927 de Ignacio Piñeiro kaj daŭre celas porti tra la mondo la kuban tradician muzikon kaj reprezenti la insulon antaŭ la plej diversaj publikoj.

La sukceso de la grupo  rezultas el tiu agado depost kvar generacioj de muzikistoj, kiuj konservas la tradiciajn ĝenrojn kiel soneo, bolero kaj aliaj kun la stilo kaj sono de la fondinto.

La Nacia Sepopo de Kubo reklamas nun sian estontan kompaktdiskon nomatan La plej granda kaj universala, de la sondiskeldonejo  Bis Music.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up