Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Basbalo: en la insulo Margarita ĉio pretas por la kariba matĉo.

La aŭtoritatuloj de la venezuela ŝtato de Nueva Esparta sciigis ke  oni finas la preparlaborojn por efektivigi la kariban matĉon de basbalo ekde la venonta 1-a de februaro.
Laŭ antaŭvidas la turisma korporacio de tiu ŝtato, oni atendas ke alvenos proksimume 40 mil vizitantoj por spekti la matĉon kaj profiti por turismi en la alloga naturo de la insulo.
Tiucele jam estas pretaj aldonaj unuoj por subteni la turisman programon, interalie, por la belvidejoj El Portachuelo del Maco kaj Insulo Bonita, la Fortreso de La Galera, la komercaj centroj kaj aliaj.
Ekde la 25-a de januaro oni garantios la sekurecajn unuojn kiuj devas garantii la sukcesan evoluon de la ludoj.
La kariba matĉo de basbalo estas unu el la plej allogaj eventoj sportaj de la profesiaj ligoj, kies nuna ĉampiono estas Meksiko; la ĉi-jaran matĉon partoprenos ankaŭ Dominika Respubliko, Portoriko kaj Venezuelo, plus Kubo kiu estas invitita.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 21-10-18
  • Esperanto 14-10-18
  • Esperanto 07-10-18
  • Esperanto 30-09-18
  • Esperanto 23-09-18
  • Esperanto 16-09-18
vizitkalkulilo

5260781

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3752
  • today: 1253
  • online: 129
  • total: 5260781