Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Partoprenos Kubo mondan matĉon pri ĵudo.

La kvin kubaj sportistinoj en la branĉo de ĵudo kiuj partoprenos en la monda ĉampionludo de la junula kategorio de Liubljano en Estonio, foriras al Francio por plenumi trejnigan etapon, konfirmis la ĉefa trejnisto Ronaldo Veitía.
Li ankaŭ esprimis ke por la nacia virina teamo de ĵudo  gravas tiu ĉi etapo en Francio ĉar tie oni finpretigos detale ĉion necesan por la monda matĉo kiu okazos de la 23-a ĝis la 27-a de oktobro.
En la teamo estas la sportistino Yasmary García, kiu posedas la titolon de la monda matĉo de kadetoj de Miamo, Usono, en la kategorio de pli ol 70 kg; ŝi estas forta kandidato por fariĝi la plej bona kuba sportistino de la jaro 2013.
Aliaj internaciaj kompromisoj de la virina teamo de ĵudo en 2013 estos la II-aj mondaj batalludoj de Sankta Petersburgo, Rusio, okazonta de la 18-a ĝis la 26-a de oktobro kaj la Granda Premio per teamo okazonta en Sao Paŭlo, Brazilo, de la 15-a ĝis la 17-a de novembro kaj en Porto Alegre de la 24-a ĝis 25-a de la sama monato. 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 09-12-18
  • Esperanto 02-12-18
  • Esperanto 25-11-18
  • Esperanto 18-11-18
  • Esperanto 11-11-18
  • Esperanto 04-11-18
vizitkalkulilo

5434472

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3303
  • today: 570
  • online: 123
  • total: 5434472